Emilio-Romanjo
Emilio-Romanjo | |
itale Emilia-Romagna | |
Flago | Blazono |
regiono de Italio | |
---|---|
Kodo: | EMR |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 22 123 km² |
Ĉefurbo: | Bolonjo |
Loĝantaro: | 4 151 369 loĝ. |
Loĝdenso: | 181 loĝ./km² |
Provincoj: | Bolonjo, Ferrara, Forlì-Cesena, Modena, Parmo, Piaĉenco, Raveno, Reggio nell'Emilia, Rimini |
Komunumoj: | listo de 341 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 08 |
Prezidanto: | Stefano Bonaccini (en 2025) |
Retejo: | oficiala paĝo |
Emilio-Romanjo (itale Emilia Romagna [emilja romanja]) estas regiono, kiu situas en norda Italio, en la suda parto de la Pada Ebenaĵo. Ĝi etendiĝas de Adriatiko, oriente, ĝis montaro, sudokcidente, ne malproksime de la aliflanka marbordo de Italio (Tirena Maro).
Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 4 459 477 loĝantoj sur areo de 22 123,09 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 202 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Bolonjo.
Limas al ĝi, krom Adriatiko, la regionoj Veneto kaj Lombardio (norde), Piemonto kaj Ligurio (okcidente), Toskanio, Markio kaj la Respubliko de San-Marino (sude).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Emilio-Romanjo konsistas el naŭ provincoj:
- Bolonjo, kun la ĉefurbo Bolonjo
- Ferrara
- Forlì-Cesena
- Modena
- Parmo
- Piaĉenco
- Raveno
- Reggio Emilia
- Rimini
Historie la regiono ekestis el la du teritorioj de Emilio kaj Romanjo.
Emilio konsistis el la provincoj de Piacenza, Parma, Reggio kaj Modena kaj la parto de la bolonja provinco, en kiu situas la ĉefurbo mem; Romanjo konsistis el la alia perto de la bolonja provinco kaj Ravenna, Rimini kaj Forlì-Cesena. Rimini tiutempe ne estis aparta provinco. Al Romanjo krome apartenis teritorioj en nuna Toskanio kaj Markio.
La iama diseco de la du partoj foje ankoraŭ esprimiĝas en ŝerce troigita loka patriotismo.
Ĉefaj urboj
[redakti | redakti fonton]Sekvas listo de la 10 urboj kun plej da loĝantoj.
1 | Bolonjo | Provinco de Bolonjo | 373 200 loĝ. |
2 | Modena | Provinco de Modena | 180 000 loĝ. |
3 | Parmo | Provinco de Parmo | 176 800 loĝ. |
4 | Reggio nell'Emilia | Provinco de Reggio Emilia | 159 800 loĝ. |
5 | Raveno | Provinco de Raveno | 150 900 loĝ. |
6 | Rimini | Provinco de Rimini | 137 200 loĝ. |
7 | Ferrara | Provinco de Ferrara | 133 200 loĝ. |
8 | Forlì | Provinco de Forlì-Cesena | 113 500 loĝ. |
9 | Piaĉenco | Provinco de Piaĉenco | 99 700 loĝ. |
10 | Cesena | Provinco de Forlì-Cesena | 94 000 loĝ. |
Historio
[redakti | redakti fonton]Romanjo dum jarcentoj apartenis al la Papaj ŝtatoj (Sankta Seĝo) kaj estis regata de Romo, de kio devenas ĝia nomo.
Pri la teritorioj de Emilio estis longaj disputoj inter Francio kaj Aŭstrio. Napoleono fondis el ili kaj aliaj teritorioj la Cis-alpan Respublikon, kies flago estis verda-blanka-ruĝa trikolora, kiu nun estas la ŝtata flago de Italio.
Nur ĉe la unuiĝo de Italio en 1861 sub Viktoro Emanuelo la 2-a la du teritorioj estis kunigitaj. La nomo Emilio-Romanjo estis oficialigita nur en 1947. La nuna regiona divido de Italio datiĝas de 1970.
|