Arto de Antikva Egiptio
La esprimo Arto de Antikva Egiptio aŭ Arto de Antikva Egipto referencas al artoj kiuj disvolviĝis en Antikva Egiptio, el proksimume Neolitiko (5300-4000 a.K.) tra la diversaj periodoj, imperioj kaj dinastioj al la epoko de grek-romia dominado (332-30 a.K.). Kiel ĉe aliaj artepokoj, la egipta arto povas esti dividita en:
- Arkitekturo de Antikva Egiptio
- Pentrarto de Antikva Egiptio
- Skulptarto de Antikva Egiptio
- Krom aliaj, kiel juvelarto, skribarto ktp.
Laŭ Francisko Azorín Egipta arto estis Arto disvolviĝinta en Egipto de 4.000 ĝis 500 j. a.K.; la arkitekturo estis lintela, tipaj kolonoj kun lotusaj kapiteloj subtenas horizontalajn ŝtonajn terasojn. Famaj verkoj estis piramidoj, obeliskoj, dromoj, mastaboj, sfinksoj k. kolosaĵoj.[1] Kaj li indikas etimologion el greka aegyptos el Aigyptos, propra nomo de nordafrika lando, kaj de tie la latina aegyptius. Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj Egiptologio, por traktato pri antikvaj egiptaĵoj.[2]
Gravaj kolektoj
[redakti | redakti fonton]- Egipta Muzeo de Berlino
- Brita Muzeo
- Broklina Muzeo
- Egipta muzeo en Kairo
- Muzeo de Egiptio en Torino
- Egipta Muzeo de Bonno
- Klevlanda Muzeo de Arto
- Luvro
- Metropola Muzeo de Arto de Novjorko
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 63.
- ↑ Azorín, samloke.