Herradón de Pinares
Herradón de Pinares | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05268 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 487 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 34′ N, 4° 33′ U (mapo)40.563333333333-4.5583333333333Koordinatoj: 40° 34′ N, 4° 33′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 924 m [+] | ||
Areo | 48,4 km² (4 840 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Herradón de Pinares [+] | |||
Herradón de Pinares aŭ El Herradón [eleraDON] estas municipo en la centroriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La municipo estas formata per du loĝlokoj: El Herradón, ĉe la rivero Gaznata kaj La Cañada, ĉe la fervoja stacio de la linio Villalba–Ávila.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 48,40 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 436 loĝantojn. Ĝi perdis 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 21 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Tornadizos de Ávila, Ávila, Navalperal de Pinares, Santa Cruz de Pinares kaj San Bartolomé de Pinares.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).