El Robledo
El Robledo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Ciudad Real | ||
Poŝtkodo | 13114 | ||
Retpaĝaro | [1] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Luis Navas Rodríguez (2007) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 314 (2010) | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 13′ N, 4° 17′ U (mapo)39.2176173-4.2811191Koordinatoj: 39° 13′ N, 4° 17′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 646 m [+] | ||
Areo | 105,5 km² (10 550 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Robledo (Ciudad Real) [+] | |||
El Robledo (La kverkvejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝantoj nomiĝas robledanos. La censita populacio en 2010 estis de 1.314 loĝantoj kaj la denseco estas de 12,45 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]El Robledo situas en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montoj en la nordokcidenta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 646 m. La areo de ties teritorio estas de 105.5 km².
Ĝi situas en la valo kie kunfluas la rivero Alcobilla kun la rivero Bullaque [bujAke], kiu trapasas la domaron, ĉe la montetaro de Matagrande kaj inter tiuj de la Toledana kaj de Piedralá. Sudokcidente troviĝas la montaro de Navalaencina.
Estas submunicipaj domaroj nome Las Islas, Navalrincón, Las Tablillas kaj Navalajarra.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Demografia evoluo de El Robledo inter 1991 kaj 2006
| ||||
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | 2006
|
1119 | 1091 | 1078 | 1068 | 1154 |
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo (cerealoj, iam fruktoĝardenoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj).
Historio
[redakti | redakti fonton]La municipo sendependiĝis el Porzuna.
Festoj
[redakti | redakti fonton]- 15a de aŭgusto, la virgulino.
- 3a de septembro, celebro de la sendependiĝo, ĉekampara kunmanĝado.
- Multaj aliaj.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]Akva herbaro kiaj nimfeoj, junkoj, akvaj filikoj el genro Isoetes. Tifaoj, Lysimachia vulgaris, Sparganium erectum ktp. Ĉerivera arbaro, kiaj de fraksenoj, poploj, salikoj. Ĉie ajn kverkoj.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]Paruoj, najtingaloj, lanioj, motaciloj, kardeloj, merloj, ruĝgorĝuloj, orioloj. Ĉerivere ardeoj, alcionoj, egretoj. Cikonioj. En cerealaj ebenaĵoj malgrandaj otisoj, stepkokoj. Inter mamuloj elstaras la lutro. Indiĝenaj fiŝoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Naturaj distrejoj kiaj ĉe la rivero Bullaque, la kunfluo de ambaŭ riveroj, gregovojo Navalrincón (37 m larĝa), ktp.
Gastronomio
[redakti | redakti fonton]Paneroj (migas), viandaĵoj, pisto (vegetaloj), kolbasoj, aprokolbasoj, ktp.