Emtricitabino/tenofoviro
Emtricitabino/tenofoviro, vendata kun la marko Truvada inter aliaj, estas medikamento uzata por kuraci kaj antaŭmalhelpi HIV/aidoson.[1] Ĝi estas fiksadoza kombinaĵo de du kontraŭretrovirusaj medikamentoj: tenofovira disoproksilo kaj emtricitabino. Por kuracado ĝi estas uzata aŭ sola aŭ kun alia kontraŭretrovirusa medikamento. Por prevento antaŭ ebla infekto, en tiuj, kiuj havas grandan riskon, ĝi estas rekomendata kun sekuraj seksumaj praktikoj. Ĝi ne forigas HIV/aidoson. Emtricitabino/tenofoviro estas prenata buŝe.[2]
Oftaj kromefikoj inkluzivas kapdoloron, lacosenton, dormaj problemoj, abdomena doloro, peza perdo kaj erupcio. Gravaj kromefikoj povas inkludi altajn sangolaktatajn nivelojn kaj vastigon de la hepato. Uzado dum gravedeco ne ŝajnas malutili al la bebo.
Emtricitabino/tenofoviro estis aprobita por kuraca uzo en Usono en 2004. Ĝi estas en la listo de esencaj medikamentoj de MSO, la plej efikaj kaj sekuraj medikamentoj bezonataj en sanosistemo. La pogranda kosto en la evolumondo estas inter 6.06 kaj 7.44 USD por monato. En Usono, en 2016, la pogranda kosto estis ĉirkaŭ $1,415.00 por monato.
Medicinaj uzoj
[redakti | redakti fonton]Emtricitabino/tenofoviro estas uzata kaj por kuraci, kaj por antaŭmalhelpi, HIV/aidoson.[1]
Antaŭmalhelpo
[redakti | redakti fonton]En studoj, tenefoviro reduktis la oftecon de HIV-infekto, precipe en altariskaj individuoj (diference de 42% en viroj, kiuj seksumas kun viroj), sed produktis konfliktajn rezultojn en aliaj studoj (menciindde la FEM-PrEP studo en aliseksemaj afrikaj virinoj). Unu studo taksis per matematika modelado, ke ĉiutaga enpreno de tenofoviro povus eventuale atingi 99% redukton de risko de eksufero de HIV en altariskaj individuoj.[3] Alia studo montris, ke la ĝenerala efikeco de antaŭekspona profilaktiko kreskas de 50% ĝis 100%, kiam partoprenantoj prenas la drogon minimume kvar fojojn ĉiusemajne.[4] Kontrolo de Cochrane trovis, ke eĉ tenefoviro sola reduktas la riskon eksuferi HIV-on per 51%.[5]
Disponataj formoj
[redakti | redakti fonton]Emtricitabino/tenofoviro estas tablojdo, prenata buŝe.[2]
Laktado
[redakti | redakti fonton]Montriĝis ke, dum gravedeco kaj laktado, la kuracilo estas sekreciata en mamolakto.[6]
Kromefikoj
[redakti | redakti fonton]Emtricitabino/tenofoviro estas pli-malpli bone tolerata. Iuj el ĝiaj kromefikoj inkludas:[7]
- Malofte: laktata acidozo, hepata misfunkcio, pliseveriĝo de hepatito B
- Ofte: kapdoloro, abdomena doloro, malplipeziĝo, naŭzo, diareo, kaj osta malplidensiĝo
Redistribuo kaj akumulo de graso estas observataj en homoj, kiuj faras kontraŭretrovirusan terapion, inkludante reduktojn de graso en la vizaĝo, membroj, kaj pugo, pliiĝojn de abdomena graso, kaj akumulojn en la supra dorso.[7] Kiam oni uzas la kuracilon kiel antaŭelmontra profilakto (do pli malgrandadoze), tiu efiko ŝajne ne okazas.[8][9]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Truvada: Uses, Dosage, Side Effects - Drugs.com. Alirita 12 December 2016.
- ↑ 2,0 2,1 Tenofovir DF+Emtricitabine. Management Sciences for Health and World Health Organization (2014). Arkivita el la originalo je 2018-01-22. Alirita 2015-08-01.
- ↑ "PK Modeling of Daily TDF/FTC (Truvada) Provides Close to 100% Protection Against HIV Infection", Aprilo 2012.
- ↑ "Overall PrEP effectiveness in iPrEx OLE study 50%, but 100% in those taking four or more doses a week", Julio 2014.
- ↑ Okwundu CI, Uthman OA, Okoromah CAN . “Antiretroviral pre-exposure prophylaxis (PrEP) for preventing HIV in high-risk individuals” 7 (7), p. CD007189. doi:10.1002/14651858.CD007189.pub3.
- ↑ Recommendations for use of antiretroviral drugs in pregnant HIV-1-infected women for maternal health and interventions to reduce perinatal HIV transmission in the United States. National Institutes of Health. Arkivita el la originalo je 2014-04-12. Alirita 21 October 2014.
- ↑ 7,0 7,1 US Truvada (emtricitabine/tenofovir disoproxil fumarate) label. FDA (Marto 2016).
- ↑ "PrEP does not raise lipids or alter body fat, safety study finds". Kontrolita 2018-02-16.
- ↑ Truvada as HIV PrEP not associated with net fat increase (angle).
Notoj
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Emtricitabine/tenofovir en la angla Vikipedio.