Nacia Lernejo pri Administrado (Francio)
Nacia Lernejo pri Administrado france École nationale d'administration | |||
---|---|---|---|
école d'application (en) Grande école lernejo | |||
Informoj | |||
fondodato | 1945 | ||
fondinto(j) | Charles de Gaulle, Michel Debré, Maurice Thorez | ||
speco | ŝtata organizaĵo de administra tipo | ||
lingvo(j) | franca | ||
buĝeto | 41,65 milionoj da eŭroj | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 34′ 50″ N, 7° 44′ 14″ O (mapo)48.5805567.737222Koordinatoj: 48° 34′ 50″ N, 7° 44′ 14″ O (mapo) | ||
lando | Francio | ||
urbo | Strasburgo kaj Parizo | ||
Estraro | |||
direktoro | Patrick Gérard (ekde 21-a de aŭgusto 2017) | ||
Nombroj | |||
nombro de studentoj | 533 en 2005 | ||
nombro de kunlaborantoj | 229 | ||
el tio profesoroj | 2 konstantaj profesoroj (sporto kaj FLE) kaj miloj da eksteraj instruantoj jare | ||
nivelo | Bakalaŭro + 6 (faka magistro) | ||
Diversaĵoj | |||
aliĝinta al | CGE[1], G16+, membro asociita al heSam Universitato | ||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||
Listoj | |||
membro de | |||
vd | |||
jura formo | other national public establishment vd | ||
| |||
La Nacia Lernejo pri Administrado (france "école nationale d'administration" aŭ "ENA") estas franca Granda lernejo ((l-fr|Grande école)) kreita en 1945 por « demokratigi » la aliron al la supra ŝtatoficistaro. Ĝi estas komisiita nun pri la elekto kaj la komenca kaj plua edukado de la supraj ŝtatoficistoj.
ENA akceptas ĉiujare en Strasburgo 80 ĝis 100 lernantojn por komenca edukado al kiu aldoniĝas triono da eksterlandanoj, sesdeko da lernantoj de magistro kaj faka magistro same kiel preskaŭ cento de eksterlandaj lernantoj kadre de internaciaj kursaroj. Al tiuj promocioj, aldoniĝas mallongaj sesioj de daŭra edukado en Parizo. La eksaj lernantoj de la lernejo estas nomitaj franclingve « enarkoj ».
En la kvina Respubliko, la ENA-lernintoj ludas centran rolon en la franca politika vivo (tri prezidantoj de la Respubliko, sep ĉefministroj, multaj ministroj, forta plimulto de la prefektoj, ktp.).
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ 1945
[redakti | redakti fonton]Antaŭ 1945, la ŝtato ne regis unikan instruon por la ŝtatoficistoj de sia supra administracio. Se konkursosistemo - konsiderata kiel sola maniero por certigi ĝustan varbadon bazitan sur merito - estis jam ĝeneraligita ekde la fino de la 19-a jarcento, ĉiu oficistaro aŭ ministerio organizis sian propran konkurson, sen konsidero pri homogeneco de la supra ŝtatoficistaro. Iuj riskoj de korporaciismo aŭ de nepotismo rezultis de tio.
En la Dua mondmilito, du similaspektaj projektoj sed kun kontraŭaj celoj elstaris. La altlernejo de Kadroj de Uriage, kreita de la reĝimo de Vichy en 1940, celis starigon de nova aristokratio bazita sur la ŝtatserva deziro. Flankiĝante de la viĉiisma ideologio, ĝi estos fine malfondita de Pierre Laval en decembro 1942. La dua projekto, kiu estis kondukata iom post la liberigo de Michel Debré kaj Emmanuel Monick[2], finiĝos per kreo de ENA, de la instituto pri Politikaj Studoj de Parizo kaj de la Centro pri Administraj Altaj Studoj[3].
Kreo de ENA
[redakti | redakti fonton]La Nacia Lernejo pri Administrado (ENA) estis kreita per la edikto n° 45-2283 de la 9-a de oktobro 1945[4] de la Provizora registaro de la Franca Respubliko, tiam prezidata de Generalo de Gaulle.
Sesdek jaroj en Parizo
[redakti | redakti fonton]La Lernejo unue ekloĝis en la palaco de La Meilleraye, je la adreso 56 rue des Saints-Pères en Parizo.
Translokiĝo en Strasburgo
[redakti | redakti fonton]Laŭ volo de Édith Cresson, estis decidite en 1991 translokigi la lernejon en Strasburgo, je la 1, strato Sainte-Marguerite.
La translokigo en Strasburgo estas simbola kunproksimiĝo de la lernejo de la eŭropaj institucioj kaj ebligas kunlaboron kun la alia granda lernejo por la publika servo en Strasburgo, la Nacia instituto pri teritoriaj studoj (INET) .
ENA nun
[redakti | redakti fonton]Kritikoj kontraŭ ENA
[redakti | redakti fonton]ENA, la francaj elitoj kaj la « heredintoj de la reganta kulturo »
[redakti | redakti fonton]En libro titolita Les héritiers (esperante La heredintoj), eldonita en 1964, Pierre Bourdieu kaj Jean-Claude Passeron priskribis ke iuj francaj grandaj lernejoj, el kiuj ENA, estus akaparitaj de la « heredintoj de la reganta kulturo ». Ili aparte kritikis la varbajn konkursojn en tiuj grandaj lernejoj, kiuj baziĝas sur la kono de la beletra kulturo kaj ne sur tiu de la scienca kulturo.
ENA, kaj la kreo de elitokratio proksima al nepotisma reto
[redakti | redakti fonton]La demando pri forigo de ENA
[redakti | redakti fonton]Okaze de la kampanjo antaŭ la prezidanta baloto de 2007, iuj kandidatoj kiaj François Bayrou deklaris sin por la forigo de ENA.
Instruado
[redakti | redakti fonton]Komenca eduko per konkurso
[redakti | redakti fonton]- Konkurso
Por varbi lernantojn, ENA organizas ĉiujare tri konkursojn rezervitajn al nacianoj de la Eŭropa Unio kaj internacian konkurson :
- ekstera konkurso provebla de ĉiuj titoluloj minimume diplomitaj de la 2-a universitata kursaro (licenco aŭ ekvivalenta al la tria jaro de universitato) ;
- interna konkurso rezervita al ŝtatoficistoj kun almenaŭ trijara servo ;
- tria konkurso malfermita al kandidatoj kun almenaŭ ok jaroj da profesia sperto ekster la ŝtatoficistaro (elektitoj kaj salajruloj de la privata sektoro).
- internacia varbado malfermita al eksterlandaj ŝtatoficistoj, ŝtataj dungitoj aŭ, en iuj limigitaj kazoj, studentoj celantaj ŝtatajn oficojn en ties landoj.
La elekta procento estas malalta, nur 7,9 % de la kandidatoj en la 1-a provo estis akceptitaj. En 2009, 40 % de la akceptitoj estis virinoj.
- Grandeco de la promocioj
La nombro de lernantoj akceptitaj en ENA regule malkreskas de pluraj jaroj.
Promocioj | Ekstera konkurso | Interna konkurso | 3-a konkurso | Subsumo | Eksterlandaj lernantoj | Tuto |
---|---|---|---|---|---|---|
Léopold Sédar Senghor (2002-2004) | 80 | 43 | 13 | 136 | 51 | 187 |
Romain Gary (2003-2005) | 61 | 46 | 11 | 118 | 47 | 165 |
Simone Veil (2004-2006) | 50 | 42 | 9 | 101 | 39 | 140 |
Respubliko (2005-2007) | 44 | 37 | 9 | 90 | 18 | 108 |
Aristide Briand (2006-2008) | 43 | 32 | 8 | 83 | 18 | 101 |
Willy Brandt (2007-2009) | 45 | 40 | 8 | 93 | 34 | 127 |
Émile Zola (2008-2010) | 40 | 32 | 8 | 80 | 40 | 120 |
Robert Badinter (2009-2011) | 40 | 33 | 8 | 81 | 25 | 106 |
Jean-Jacques Rousseau (2010-2011) | 40 | 31 | 8 | 79 | 31 | 110 |
Marie Curie (2011-2012) | 41 | 29 | 7 | 77 | 30 | 107 |
- Kursaro
ENA donas al siaj lernantoj interministerian edukadon laŭ 24 monatoj. La nova kursaro, lanĉita ekde la 1-a januaro 2010, enhavas alternajn periodoj de laboro kaj de studado.
Administrado de la lernejo
[redakti | redakti fonton]ENA estas ŝtata organizaĵo de administra tipo lokita sub la kuratoreco de la ĉefministro, plenumata je ties nomo de la ĝenerala direkcio de la administracio kaj de la ŝtatoficistaro.
Prezidado kaj estraro
[redakti | redakti fonton]La prezidado de la estraro de ENA plenrajte apartenas al la vicprezidanto de la ŝtata Konsilio, tio estas ekde la 5-a de januaro 2022 Didier Tabuteau.
Buĝeto
[redakti | redakti fonton]Ĝia jara fukkciada estis en 2006 je 41,685 milionoj da eŭroj[5]. La parto de la ŝtata subvencio en tiu buĝeto altas je 74 %.
Famaj lernintoj
[redakti | redakti fonton]- Politikistoj
Prezidantoj de la Franca Respubliko : Valéry Giscard d'Estaing (1974 ĝis 1981), Jacques Chirac (1995 ĝis 2007) kaj François Hollande (2012 ĝis nun)
|
|
|
Membroj de la nuna registaro : Laurent Fabius, Ségolène Royal, Michel Sapin, Emmanuel Macron, Fleur Pellerin, Matthias Fekl.
- Parlamentanoj (deputitoj, senatanoj aŭ eŭropaj parlamentanoj)
- Estroj de entreprenoj
- Bernard Lathière (Airbus)
- Serge Weinberg (Accor)
- Jean-Cyril Spinetta (Air France)
- Henri de Castries (Axa)
- Louis Gallois (EADS)
- Baudouin Prot (BNP Paribas)
- Pierre Mongin (RATP)
- Paul Hermelin (Capgemini)
- Frédéric Saint-Geours (Peugeot)
- Alexandre Bompard (FNAC)
- Guillaume Pepy (SNCF)
- Yves-Thibault de Silguy (Vinci)
- Internaciaj ŝtatoficistoj
- Pascal Lamy, eŭropa komisaro (1999-2004), ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) (2005-2013)
- Jean-Claude Trichet, estro de la Banko de Francio (BdF) (1993-2003), estro de la Eŭropa Centra Banko (ECB) (2003-2011)
- Jean Lemierre, prezidanto de la Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo (EBRE) (2000-2008)
- Michel Camdessus, ĝenerala direktoro de la Internacia Monunua Fonduso (IMF) (1987-2000) kaj estro de la Banko de Francio (1984-1987)
- Jacques de Larosière, estro de la Banko de Francio (1987-1993), ĝenerala direktoro de la Internacia Monunua Fonduso (IMF) (1978-1987) kaj prezidanto de la Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo (EBRE) (1993-1998)
- Intelektuloj
|
|
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-11. Alirita 2015-03-12 .
- ↑ Jacquier-Bruère (pseŭdonimo de Michel Debré kaj Emmanuel Monick), Refaire la France : l'effort d'une génération, Parizo, 1945.
- ↑ Edikto n° 45-2283 de la 9-a de oktobro 1945 — ENA. Arkivita el la originalo je 2016-03-07. Alirita 2021-08-16 .
- ↑ Edikto de la 9-a de oktobro 1945
- ↑ Tabeloj de la kontoj publikigitaj de "performance-publique.gouv.fr". Arkivita el la originalo je 2006-11-28. Alirita 2015-03-12 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- de Argenson, Pierre-Henri. (aprilo 2008) Réformer l'ENA, réformer l'élite - por une véritable école des meilleurs (france). Parizo: l'Harmattan, p. 174.
- Eymeri, Jean-Michel. (2001) La fabrique des énarques (france). Parizo: Economica, p. 261. ISBN 2-7178-4252-7.
- de Forges, Jean-Michel. (1989) L'École nationale de administration (france). Parizo: Presses universitaires de Francio.
- Jean-Michel Gaillard, L'ENA, miroir de la État, de 1945 en nos jours, Complexe, coll. « Questions du XXe siècle », 1999.
- Jacquemelle, Guy. (2005) Le grand oral de la ENA (france). Paris: Les Éditions du Mécène, p. 384.
- Odon Vallet, L'École, Albin Michel, 1991
- Jean-François Kesler, L'ENA, la société, l'État, Berger-Levrault, Parizo, 1985
- Gilles Laporte, Au Plaisir de ENA, eld. "éditions DGP Québec", 2001
- Jacques Mandrin (pseudonyme de Jean-Pierre Chevènement, Didier Motchane kaj Alain Gomez), L'énarchie ou les mandarins de la société bourgeoise, eldonita de "Éditions de la Table ronde", 1967.
- Guy Thuillier, L’ENA avant l’ENA, eld. "Presses universitaires de France", Parizo, 1983
- Olivier Saby, Promotion Ubu Roi, eld. "Flammarion", septembro 2012
- Revuo
- L'ENA hors les murs, kreita en 1946, monata revuo de la lernintoj de ENA.