Endre Fejér
Aspekto
Endre Fejér | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de septembro 1901 en Szécsény |
Morto | 22-an de julio 1971 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 30B-14-4 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Erzsébet (–1929) ![]() |
Okupo | |
Okupo | dermatologo kuracisto ![]() |
Endre Fejér, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Fejér Endre estis hungara haŭtkuracisto.
Endre Fejér[1][2] naskiĝis la 19-an de septembro 1901 en Szécsény, li mortis la 22-an de julio 1971 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Endre Fejér devenis el juda familio. Li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Erzsébet en 1929. Post la diplomo li laboris en pluraj hospitaloj en Budapeŝto, sed dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo, fine eĉ militkaptito. Tamen lia tasko estis la kuracado. Li hejmenvenis en 1946 kaj denove li laboris en pluraj hospitaloj en Budapeŝto. Lia rango iĝis ĉefkuracisto en 1951, li kandidatiĝis (CSc) en la sekva jaro antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia laboro specialiĝis pri haŭtaj fungaj malsanoj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A harmadik generatio kieséről (1933)
- A külső nemiszervek tuberculosisáról (1948)
- A füllel összefüggő ekczémák kórtanára és gyógyítására vonatkozó vizsgálatok (1953)
- A láb, kéz és körmök gombás betegségei (különnyomat, Budapest, 1958)
- Tapasztalataink Griseofulvinnal dermatomykosisok terápiájában (kunaŭtoro, 1961)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.wikidata.org/wiki/Q107212198 wikidata
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM53902;jsessionid=BAEE20347392D654D9E0975E1BE6BD9F hungarlingva datenaro de muzeo