Saltu al enhavo

Enportitaj specioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Enmetita specio)
Masklo de Lophura nycthemera (Arĝenta fazano), indiĝena de Orienta Azio enportita en partojn de Eŭropo pro ornamaj kialoj.

Enportitaj speciojneindiĝenaj specioj, se temas pri plantoj (ankaŭ nomataj neofitoj) aŭ bestoj, estas specioj, kiuj vivas for de sia indiĝena distribua teritorio kaj alvenis tien pro homa agado, ĉu intenca ĉu nevola. Kelkaj enportitaj specioj estas damaĝaj al la ekosistemo, en kiujn ili estas enportitaj, aliaj malprofite influas agrikulturon kaj aliajn homajn uzadojn de naturaj resursoj aŭ frapas la sanon de bestoj kaj homoj. Aperos listo de enportitaj specioj en aparta artikolo. Enportitaj specioj kaj iliaj sekvoj sur naturaj medioj estas nuntempe polemika temo, kiu allogas laboron de multaj sciencistoj, registaroj, asocioj, agrikulturistoj kaj aliaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]