Episkopujo de Regensburgo
Episkopujo de Regensburgo | |||
---|---|---|---|
Princepiskopujo | |||
Blazono | |||
diocezo de Katolika Eklezio [+] | |||
Lando | Germanio | ||
- koordinatoj | 49° N, 12° O (mapo)49.0194444412.09805556Koordinatoj: 49° N, 12° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 14 665 km² (1 466 500 ha) [+] | ||
Areo | 14 665 km² (1 466 500 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 734 300 [+] (2017) | ||
Denseco | 118,26 loĝ./km² [+] [+] | ||
Fondo | 739 | ||
|
|||
![]() |
|||
Episkopujo de Regensburgo | |||
![]() |
|||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/38/Wappen_Bistum_Regensburg.png/220px-Wappen_Bistum_Regensburg.png)
La episkopujo de Regensburgo, latine Dioecesis Ratisbonensis, germane Bistum Regensburg, estas episkopujo de la Rom-katolika eklezio. Ĝi situas en la oriento de la germana federacia lando Bavario.
La episkopejo troviĝas en la bavaria urbo Regensburg (esperante: Regensburgo aŭ Ratisbono). La episkopujo Regensburgo estas sufragana episkopujo de la ĉefepiskopujo de Munkeno kaj Freising.
Historio
[redakti | redakti fonton]Komencoj kaj evoluado
[redakti | redakti fonton]Fondita en 739 de Sankta Bonifaco, komence subordigita al la ĉefepiskopujo Salcburgo. En 1803/1805 levita al ĉefepiskopujo, sed jam en 1817 denove malaltigita al simpla episkopujo, subordigita al Munkeno kaj Freising.
Princepiskopujo
[redakti | redakti fonton]Ekde ĉirkaŭ la 13-a jarcento ĝis la sekularigo en 1802/1803, al la episkopo de Regensburgo ankaŭ apartenis la princepiskopujo Regensburgo (Hochstift Regensburg), kies sekulara reganto (princepiskopo) li estis.
Famaj episkopoj de Regensburgo
[redakti | redakti fonton]- Alberto la Granda
- Guidobaldo Thun
- Ignatius von Senestréy
- Karl Theodor von Dalberg
- Volfgango el Ratisbono (sanktulo)