Eppenberg-Wöschnau
Eppenberg-Wöschnau | |
---|---|
Blazono de Eppenberg-Wöschnau | |
Eppenberg | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Olten |
Geografia situo | CH1903: 643718 / 247506 (mapo)47.3769444444448.0175Koordinatoj: 47° 23′ N, 8° 1′ O; CH1903: 643718 / 247506 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 309 |
Areo | 1,81 km² |
Alteco | 459 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5012 |
Komunumkodo | 2574 |
Mapo de Eppenberg-Wöschnau | |
Eppenberg-Wöschnau komunumo en la distrikto Olten en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 309 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Eppenberg-Wöschnau estas la plej orientoa komunumo de Kantono Soloturno. Ĝi konsistas el la du vilaĝoj Eppenberg kaj Wöschnau kaj la komerca kaj industria setlejo Schachen. Wöschnau situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Araŭo tra Schönenwerd kaj Eppengerg en la flotebenaĵo de la rivero Aro, Schachen apud la bordo de la rivero ĉe la limo al Araŭo kaj Eppenberg en sudo sude de la samnoma monteto. La nordorientan komunumlimo formas la malnova brako de Aro.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,81 km², de kiuj 43,6% estas kovritaj de arbaro, 36,5% servas por agrikulturo kaj 18,2% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Eppenberg-Wöschnau limas en nordo al Erlinsbach, en oriento al Araŭo (AG), en sudo al Unterentfelden (AG), kaj en okcidento al Schönenwerd.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Wöschnau situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Araŭo al Olten, dum Eppenberg atingeblas nur per mallarĝa vojo ek de Wöschnau. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per linio de la loka busreto de Araŭo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Araŭo-Oriento ses kilometrojn oriente de la komunumo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Eppenberg kaj Wöschnau datiĝas el la jaro 1294 kiel in Eppenberg, respektive in Weschnowe. Sur la komunuma teritorio ekzistis kelta rifuĝejo el la epoko de la La-Tène-kulturo. Dum mezepoko Eppenberg kaj Wöschnau devis pagi siajn interezojn al la Abatejo Schönenwerd. En la jaro 1458 Eppenberg kaj Wöschnau fariĝis pro la aĉeto de la Senjorejo Gösgen posedaĵo de Soloturno. [2]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Eppenberg
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Vilaĝeniro de Eppenberg
-
Malnova grejnejo en Eppenberg
-
Sovaĝbestoparko Roggenhausen
-
Industrio- kaj komercozono en Schachen
-
Komunuma domo Eppenberg-Wöschnau
-
Wöschnau
-
Restoracio Kolibri en Wöschnau
-
Rigardo al Niedergösgen kaj la Nuklea centralo Gösgen