Alpa eringio
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Alpa eringio (Eryngium alpinum)
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Alpa eringio Eryngium alpinum = (L.) | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6c/Eryngium_alpinum_-_Bombus_hypnorum_-_Keila.jpg/220px-Eryngium_alpinum_-_Bombus_hypnorum_-_Keila.jpg)
La alpa eringio (Eryngium alpinum) estas planta specio el la familio de la Apiacoj (Apiaceae). Ĝi estas ankaŭ nomata „blua kardo“.
Karakterizaĵoj
[redakti | redakti fonton]La plurjara herba planto atingas alton de ĉ. 50 ĝis 70 cm (ĝis 80 cm). La planto tre similas kardon. La tigo estas disbranĉita en la florregiono.
La molaj bazaj folioj havas longajn tigojn. La folioj estas integraj, triangulaj aǔ ovalaj kun korforma bazo. La rando estas malsimile dentaj. La manformaj palmataj tigofolioj staras alternante kaj havas kardoformajn pikilojn.
La floroj estas du ĝis tri mm longaj kaj staras dense en cilindroforma floraro. Okulfrapa estas la ametistkoloraj, bluecaj involukraj folioj kiuj formas ekstrafloran prezentaparaton, kies tasko estas la logado de insektoj. La involukraj folioj estas pikaj.
La planto floras de julio ĝis septembro.
La kromosomo-nombro estas 2n = 16.[1]
Disvastigo
[redakti | redakti fonton]La ĉefa disvastiga regiono de ĉi tiu specio estas la okcidentaj Alpoj, la Ĵuraso (montaro) kaj la Dinara montaro. La planto preferas kalriĉajn grundojn en alteco de 1200 ĝis 2500 m super marnivelo.
La planto estas malofte kultivata kiel ornamplanto.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- [BibISBN|3576114823]
- [BibISBN|3800134616]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ [BibISBN|3800131315|paĝo=700]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [FloraWeb|10338]
- [VKFloraweb|10338]
- [InfoFlora|ID=1487|WissName=Eryngium alpinum L.|elŝutita=2015-12-31]
- IUCN Eryngium alpinum in der Roten Liste gefährdeter Arten der IUCN 2013.1. Eingestellt von: Gygax, A., Bernhardt, K.G., Jogan, N., Montagnani, C. & Gigot, G., 2010. [1] 21a de Septembro 2013