Futbala Klubo de Barcelono
FC Barcelona | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
profesia sporta teamo • vira futbala teamo | |||
Kluba nomo | Futbol Club Barcelona | ||
Kromnomo | Barça (Mallonga por Barcelona) | ||
Fondita | 1899 | ||
Stadiono | Camp Nou Barcelono, ![]() | ||
Kapacito | 99.772 | ||
Prezidanto | ![]() | ||
Trejnisto | ![]() | ||
Ligo | La Liga | ||
2023-24 | 2-a pozicio | ||
Oficiala retejo | www.fcbarcelona.com | ||
| |||
Futbala Klubo de Barcelono, ankaŭ konata sub la neoficiala nomo Barça (IPA: /baɾsa/) estas kataluna sporta klubo, situanta en Barcelono, Katalunio, Hispanio. La klubo estas tre konata pro sia futbala teamo. Ĝi estis fondita en 1899 de grupo el svisaj, britaj kaj katalunaj sportistoj sub la gvido de Joan Gamper. La klubo fariĝis kvazaŭ-oficiala kataluna institucio, kio estas fiksita en ties slogano Més que un club (Pli ol klubo). La klubo estis unu el la fondintoj de La Liga en 1928, kaj kune kun Real Madrid kaj Athletic Bilbao estis forminta la Primera División (unuan kategorion). La klubo krome estis la unua ĉampiono de La Liga kaj en 1991-92 estis la unua venkinto de la eŭropa Ĉampiona Ligo.
La ĉefa stadiono de la klubo estas Camp Nou kaj admirantoj de la klubo estas konataj sub la nomo culés. En Septembro 2006 la kvanto de socis (membroj de la klubo) atingis 151.127, samtempe en Junio 2006 la kvanto de penyes (oficiale registritaj kluboj de admirantoj) atingis 1782 en la tuta mondo.
En la klubo ankaŭ ekzistas rezerva teamo, FC Barcelona B, teamo de junuloj FC Barcelona C kaj kvar aliaj sportaj teamoj, FC Barcelona Bàsquet aŭ Regal pri basketbalo, FC Barcelona handbol aŭ Intersport pri handbalo (manpilkado), FC Barcelona Futsal aŭ Alusport pri futsalo kaj FC Barcelona Sorli Discau pri rulhokeo kiuj partoprenas en respektivaj turniroj. Krome estas multaj eminentaj teamoj de sportaj amatoroj, kiuj partoprenas turnirojn pri rugbeo, virina basketbalo, virina futbalo and basketbalo por handikapitoj. Estas jenaj teamoj FCB Rugby, UB-Barça kaj FC Barcelona-Institut Guttman. Pliaj amatoraj teamoj reprezentas la klubon en atletiko, basbalo, biciklado, sketado, kaj volejbalo.
Dum la sezono 2005-06, FC Barcelona estis la dua plej riĉa sporta klubo en la mondo, kun proksimuma monturno de 259,1 milionoj da Eŭroj.
Gratifikoj [1][2]
[redakti | redakti fonton]
- Hispana Ĉampionado: 22
- 1928-1929, 1944-1945, 1947-1948, 1948-1949, 1951-1952, 1952-1953, 1958-1959, 1959-1960, 1973-1974, 1984-1985, 1990-1991, 1991-1992, 1992-1993, 1993-1994, 1997-1998, 1998-1999, 2004-2005, 2005-2006, 2008-2009, 2009-2010, 2010-2011, 2012-2013
- Copa del Rey: 26
- 1909-1910, 1911-1912, 1912-1913, 1919-1920, 1921-1922, 1924-1925, 1925-1926, 1927-1928, 1941-1942, 1950-1951, 1951-1952, 1952-1953, 1956-1957, 1958-1959, 1962-1963, 1967-1968, 1970-1971, 1977-1978, 1980-1981, 1982-1983, 1987-1988, 1989-1990, 1996-1997, 1997-1998, 2008-2009, 2011-2012
- Supercopa de España: 11
- 1983, 1991, 1992, 1994, 1996, 2005, 2006, 2009, 2010, 2011, 2013
- Copa de la Liga: 2
- 1982-1983, 1985-1986
- Kluba Mondpokalo de FIFA: 2
- 2009, 2011
- Ligo de Ĉampionoj de UEFA: 4
- 1991-1992, 2005-2006, 2008-2009, 2010-2011
- UEFA-pokalo de pokalvenkintoj: 4
- 1978-1979, 1981-1982, 1988-1989, 1996-1997
- UEFA-superpokalo: 4ri
- 1992, 1997, 2009, 2011
Krome estis sukcesoj en la historiaj turniroj:
- Inter-Cities Fairs Cup: 3
- 1955-1958, 1958-1960, 1965-1966
- Copa Eva Duarte: 2
- 1948, 1952
- Copa Latina: 2
- 1949, 1952
- Campionat de Catalunya de futbol: 23
- 1902, 1903, 1905, 1909, 1910, 1911, 1913, 1916, 1919, 1920, 1921, 1922, 1924, 1925, 1926, 1927, 1928, 1930, 1931, 1932, 1935, 1936, 1938
- Copa Catalunya: 6
- 1907, 1908, 1915, 1923, 1933, 1937
- Liga Mediterránea de fútbol: 1
- 1937
- Lliga Catalana: 1
- 1937-38
Himno
[redakti | redakti fonton]Tot el camp, és un clam, som la gent blaugrana, tant se val d'on venim, si del sud o del nord, ara estem d'acord, estem d'acord, una bandera ens agermana.
Blaugrana al vent, un crit valent, tenim un nom, el sap tothom: Barça!, Barça!, Barça!
Jugadors, seguidors, tots units fem força. Són molts anys plens d'afanys, són molts gols que hem cridat, i s'ha demostrat, s'ha demostrat, que mai ningú no ens podrà tòrcer.
Blaugrana al vent, un crit valent, tenim un nom, el sap tothom: Barça!, Barça!, Barça!
Ekzempla teamo 2014/15
[redakti | redakti fonton]- Informo laŭ la oficiala paĝaro: FCBarcelona.cat.
- Aktualigita la 11.08.2014.
- G - golulo
- D - defendanto
- M - mezkampulo
- A - avanulo
|
|
La kampa skemo de FC Barcelona en la sezono 2014/15.
Eksa personaro
[redakti | redakti fonton]Elektitaj ekstrejnistoj
[redakti | redakti fonton]Hennes Weisweiler, 1975-1976
Udo Lattek, 1981-1983
César Luis Menotti, 1983-1984
Terry Venables, 1984-87
Luis Aragonés, 1987-88
Johan Cruijff, 1988-96
Bobby Robson, 1996-97
Louis van Gaal, 1997-2000, 2002-2003
Llorenç Serra Ferrer, 2000-2001
Carles Rexach, 2001-2002
Radomir Antić, 2003
Frank Rijkaard, 2003-2008
Josep Guardiola, 2008-2012
Tito Vilanova, julio 2012 - julio 2013
Gerardo Martino, julio 2013 - majo 2014
Luis Enrique majo 2014 - majo 2017
Ernesto Valverde, majo 2017-januaro 2020
Quique Setién, januaro-aŭgusto 2020
Ronald Koeman, aŭgusto 2020-oktobro 2021
Xavi, novembro 2021-majo 2024

Elektitaj eksludantoj
[redakti | redakti fonton]Carles Puyol
Ramallets
Carles Rexach
Julio Salinas
Víctor Valdés
Hans Krankl
Diego Maradona
Juan Román Riquelme
Juan Pablo Sorin
Romário
Ronaldinho
Ronaldo
Hristo Stoichkov
Michael Laudrup
Allan Simonsen
Gary Lineker
Laurent Blanc
Bernd Schuster
Zoltán Czibor
Sandor Kocsis
Mark van Bommel
Johan Cruijff
Luís Figo
Simao Sabrosa
Rüştü Reçber
Libroj
[redakti | redakti fonton]- Morbo: The Story of Spanish Football (2003), Phil Ball.
- Barça: A People’s Passion (1998), Jimmy Burns.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Futbol Club Barcelona honours; FCBarcelona.cat
- ↑ European club facts: FC Barcelona; uefa.com