Februaro de 2019
Aspekto
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
Usono, sekvata de Rusio, anoncas eksiĝi el la Akordo pri mezpafdistancaj nukleaj fortoj, kiu celis elimini terajn misilojn de pafdistanco inter 500 kaj 5500 km.
Laŭ la Traktato de Prespa, Makedonia Respubliko anoncas renomiĝi Nord-Makedonia Respubliko, finigante 27-jaran diplomatian konflikton kun Grekio pri sia nomo, kaj ebliĝante aniĝi al EU kaj NATO.
La NASA finigas la 15-jaran marsan mision de la kosmaŭto Opportunity, ne sukcesinte restartigi ĝin post tempo de memkonserva reĝimo.
La japana kosmosondilo Hajabusa 2 sukcesis elfosi fragmentojn sur la asteroido (162173) Ryugu.
Laŭsekve kvar kantistoj kaj muzikgrupoj rifuzis reprezenti Ukrainion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2019.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Malsukcesis grava pintkunveno inter Donald Trump kaj Kim Ĝong-un, kiuj sinforlasis sen akordiĝi pri la malkresko de la nord-korea nuklea programo kaj de la usonaj financaj kondamnoj al Nord-Koreio.
|