Saltu al enhavo

Fenenna de Kujavio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fenenna de Kujavia)
Fenenna de Kujavio
Reĝino de Hungario (progeedza)
Sigelo de Fenenna de Kujavio
Sigelo de Fenenna de Kujavio
Regado 1290–1295
Kronado 1290
Persona informo
Fenenna Kujawska
Naskiĝo 1-an de januaro 1276 (1276-01-01)
en nekonata valoro
Morto 30-an de novembro 1294 (1294-11-30) (18-jaraĝa)
en Buda
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Piastoj (denaske)
Árpád (progeedze)
Patro Ziemomysł, duko de Kujavio
Patrino Salomea de Pomerelo
Gefratoj Przemysł, Prince of Sieradz (en) Traduki kaj Casimir II of Kuyavia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Andreo la 3-a (Hungario)
Infanoj Elizabet de Töss (dominikanino)
Profesio
Okupo reĝino Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fenenna de PollandoFenenna de Kujavio estis la edzino de la hungara reĝo Andreo la 3-a.

Fenenna naskiĝis kiel filino de Ziemomysł, duko de Kujavio en Inowrocław kaj lia edzino Salomea de Pomerelo.

En aŭgusto 1290, ŝi estis, nur 13-jara, edzinigita al la 11 jarojn pli aĝa Andreo la 3-a de Hungario; en la sama jaro ili ambaŭ estis kronataj kiel hungaraj gereĝoj.

La paro havis unusolan filinon, Elizabet de Töss (ĉ. 1293–1336), kiu iĝis dominikana monaĥino en Töss (hodiaŭ Winterthur, Svisio).

Fenena mortis 18-jara en 1295 post kvinjara geedzeco. Ŝia edzo reedziĝis kvin monatojn poste al la germana reĝidino Agnes de Aŭstrio.