Feria (Badaĥozo)
Feria | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Badaĥozo | ||
Komarko | Zafra-Río Bodión | ||
Poŝtkodo | 06390 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | María Remedios Burguillo Rodríguez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 047 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 31′ N, 6° 34′ U (mapo)38.5128549-6.5637733Koordinatoj: 38° 31′ N, 6° 34′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 574 m [+] | ||
Areo | 73,7 km² (7 370 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Feria (Badajoz) [+] | |||
Feria estas municipo de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj al la komarko Zafra-Río Bodión. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 1 047 loĝantoj sur areo de 73,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas koritos.
Situo
[redakti | redakti fonton]Feria estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 574 m; je 60 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 20 km de Zafra, plej proksima urbo. La surfaco de ties teritorio estas de 73,7 km².
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ties ekonomio baziĝas sur la agrokulturo kaj brutobredado (porkoj, ŝafoj, olivarboj, figarboj ktp).
Historio
[redakti | redakti fonton]Estis restaĵoj de la Ĥalkolitiko. Poste loĝis la lokon keltoj, romianoj kaj araboj, danke al la favora situo por defendo.
En 1394 la reĝo Henriko la 4-a donis la vilaĝon al Gomes Suárez de Figueroa, superulo de la Ordeno de Santiago, kun titolo de Grafo de Feria. Poste Filipo la 2-a donis al Lorenzo Suárez de Figueroa, filo de la antaŭa, la titolon de Duko de Feria, kaj tiel pligravix¡ĝis la senjorlando de Feria, kaj tiam oni konstruis la plej parton de la estonta kastelo de la loko.
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]La kastelo estis la kerno de la agado de la Duklando de Feria. Ĝi havas elstaregan defendan turon —foje restaŭrita kaj nune loĝiga de Historia Arkivo de la familio Suárez de Figueroa— kaj ankaŭ vizitindan korton.
Estas ankaŭ preĝejo de la 15a jarcento.
La vilaĝo havas tre deklivajn stratojn kiel montara vilaĝo.
Festoj
[redakti | redakti fonton]- Las Candelas (2a de februaro)
- Cruces de Mayo (Majaj krucoj) (3a de majo)
- Sankta Bartolomeo (24a de aŭgusto)
Turismo
[redakti | redakti fonton]En la municipa teritorio ekzistas vojo kun dolmenoj taŭga por marŝado.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton](en la hispana)
- La Sankta Kruco de Feria
- Retejo pri Feria Arkivigite je 2006-05-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Rura Hotelo "Cruz del Real" Arkivigite je 2013-10-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo de Feria Arkivigite je 2012-07-21 per la retarkivo Wayback Machine