Flegmulo
Aspekto
(Alidirektita el Flegmo)
Flegmulo estas homo, kiu apartenas al unu el kvar tipoj de temperamento (laŭ klasifiko de Hipokrato aŭ Ivan Pavlov). Homo de tiu tipo estas malrapidema, trankvila, senemocia. Li havas ne altan nivelon de psika aktiveco, do humoro lia estas neŝanĝema kaj emociaj statoj preskaŭ ne estas videblaj. Flegmulo malfacile kaj malrapide ŝanĝas unu specon de agado per alia kaj malbone sin sentas en novaj nekonataj medioj. Se cirkonstancoj estos malfavoraj, li povas iĝi atonia, malenergia, pala emocie.