Floris Meydam
Aspekto
(Alidirektita el Floris Meijdam)
Floris Meydam | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de decembro 1919 en Leerdam |
Morto | 25-an de septembro 2011 (91-jaraĝa) en Leerdam |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Edz(in)o | Jenneke van Veenendaal (–1955) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto dezajnisto ceramikisto ceramika dezajnisto |
Floris "Floor" MEYDAM (naskita la 29-an de decembro 1919 en Leerdam; mortinta la 25-an de septembro 2011 en Leerdam) estis nederlanda dezajnisto kaj esperantisto.[1]
Profesie li dezajnis ĉefe vitraĵojn kaj ceramikaĵojn. Li loĝis en Leerdam.[2]
Lia edzino estis Jenneke van Veenendaal, filino de la georganizintoj de la 1-a IJK en 1938, Elisabeth Bouwes kaj Cornelis Josinus van Veenendaal. Dum tiu kongreso estis fondita Tutmonda Junular-Organizo, kies unua sekretario estis Floor Meydam.[3] Jenneke van Veenendaal kaj Floris Meydam ekhavis tri gefilojn, Floris Cornelis Meydam, Flora Meydam kaj Willem Joost Meydam. La geedzoj divorciĝis en 1955[4], Floris Meydam en 1957 edzinigis alian virinon.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Litova Stelo novembro 1938, p. 14.
- ↑ Internacia Pedagogia Revuo 1938 n-ro 4 p. 70.
- ↑ La Juna Vivo, julio 1939, paĝo 11.
- ↑ Floris Meijdam
- ↑ Floris Meijdam. Arkivita el la originalo je 2020-03-22. Alirita 2020-12-13 .