Saltu al enhavo

Friedrich Hebbel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Friedrich HEBBEL)
Friedrich Hebbel
Friedrich Hebbel, Portreto fare de Carl Rahl (1851)
Friedrich Hebbel, Portreto fare de Carl Rahl (1851)
Persona informo
Friedrich Hebbel
Naskonomo Christian Friedrich Hebbel
Naskiĝo 18-an de marto 1813 (1813-03-18)
en Wesselburen
Morto 13-an de decembro 1863 (1863-12-13) (50-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Matzleinsdorf Protestant Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Holstinio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Hamburga universitato
Munkena universitato
Universitato de Hajdelbergo - juroscienco
Gelehrtenschule des Johanneums (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Friedrich Hebbel
Memorigilo Friedrich Hebbel
Familio
Edz(in)o Christine Enghaus (en) Traduki (1846–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Dr. J. F. Franz • J. F. Franz vd
Okupo poeto
dramaturgo
verkisto
poeto-juristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Maria Magdalena ❦
Judith ❦
The Nibelungs ❦
Agnes Bernauer vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christian Friedrich HEBBEL [Kristjan Fridriĥ Hebl] (naskita la 18-an de marto 1813 en Wesselburen; mortinta la 13-an de decembro 1863 en Vieno) estis germana verkisto.

Kiel filo de malriĉa familio Friedrich Hebbel akiris la grandan kvanton de siaj scioj aŭtodidakte. En 1835 li en Hamburgo konatiĝis kun la verkistino Amalie Schoppe, kies influo ebligis al la inteligenta junulo la studadon de juro, historio, literaturo kaj filozofio en Heidelberg kaj Munkeno. Dum la tuta studtempo (1836-39) afliktis lin malsanoj kaj financaj zorgoj; fine li dum dudek-taga piedmarŝo revenis al Hamburgo.

Optimismon fine donis la unua literatura sukceso: la tragedio Judith, aperinta en la jaro 1841. Unu jaron poste publikiĝis lia unua poemaro. Stipendio de la dana reĝo ebligis al li vojaĝojn al Francio (1843/44), Italio kaj Aŭstrio (1946). Li mortis en Vieno.

Nuntempe Hebbel estas konsiderata unu el la plej gravaj dramistoj de la 19-a jarcento. Krom dramojn li verkis ankaŭ poemojn, rakontojn kaj novelojn.

Listo de verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Judith (tragedio, 1841)
  • Gedichte (poemoj, 1842)
  • Mein Wort über das Drama! (traktato pri dramoj, 1843)
  • Maria Magdalena (tragedio, 1844)
  • Der Diamant (komedio, 1847)
  • Neue Gedichte (poemoj, 1848)
  • Herodes und Mariamne (tragedio, 1850)
  • Agnes Bernauer (dramo, 1852)
  • Erzählungen und Novellen (rakontoj kaj noveloj, 1855)
  • Gyges und sein Ring (tragedio, 1856)
  • Gedichte (poemoj, 1857)
  • Demetrius (tragedio/fragmento, eld. 1864)
  • Tagebücher (taglibroj, verkitaj 1835-63, eld. 1885-87)

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]
Die Nibelungen (porlerneja eldono presita proksimume en 1900)
  • La Malnova Domo. (Das alte Haus.) Poemo. Tradukis Frieda Feichtinger. - En: Aŭstria Antologio, paĝoj 54–57, kajeroj 1–4.
  • Aŭtuna Bildo (Herbstbild), La blinda orgenisto (Der blinde Orgelspieler), Nokta Sento (Nachtgefühl), Al la Katedralo de Sankta Stefano en Vieno (Auf den Dom zu Sankt Stephan in Wien). Poemoj. Tradukis Karl Friedl kaj Frieda Feichtinger. - En: Aŭstria Antologio, paĝoj 52–57, kajeroj 16–18.
  • Gyges kaj lia Ringo. (Gyges und sein Ring.) Tragedio kvinakta. Tradukis Paul Bennemann. - Leipzig: Ortsverband der Leipziger Esperanto-Gruppen (Loka Ligo de Leipzigaj Esperantistoj), 1916. - 151 paĝoj.
  • Maria Magdalena. Kvinakta burĝa tragedio. Tradukis Adolf Bischitzky. - 1-a eldono - Haida: Marto, 1922. - 79 paĝoj.
  • Vespera Sento, Somera Bildo, Aŭtuna Bildo. – En: Übertragungen = Transkondukoj. Tradukis Guido Holz. – Messkirch: Gmeiner, 1988. – paĝoj 54-55.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.