Gábor Lisznyay Szabó
Gábor Lisznyay Szabó | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Szabó Gábor László Béla Iván |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1913 en Budapeŝto |
Morto | 22-an de majo 1981 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1931–1937) Fodor Zeneiskola (en) ![]() ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | komponisto preĝeja orgenisto muzikinstruisto ![]() |
Gábor Lisznyay Szabó [listnjai sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lisznyay Szabó Gábor estis hungara komponisto, korusestro, orgenisto, lerneja kaj altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Lisznyai.
Gábor Lisznyay Szabó [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1913 en Budapeŝto, li mortis la 22-an de majo 1981 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Lisznyay maturiĝis en gimnazio, krome li frekventis ankaŭ muziklernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris 3 diplomojn en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1934 (eklezia dirigento), 1935 (komponisto) kaj 1937 (artista komponisto). Liaj plej gravaj instruistoj estis Artúr Harmat, Albert Siklós, Ernő Unger, Jenő Ádám kaj Ernő Dohnányi. Post siaj studoj li instruis (gimnazio (1938), Muzikarta Altlernejo (1947-1969), lernejo de Veresegyház (li estis ankaŭ korusestro de la lernejo), ktp) aŭ orgenludis en Preĝejo de Tereza el Avila (Terézváros) (1942-1956) kaj Granda Sinagogo de Budapeŝto (1950-1971). Li ricevis paralizan malsanon en 1971, tial poste li okupiĝis ĉefe pri komponado. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filinojn.
Elektitaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- mesoj: Szentkereszt, 1938; Et unam sanctam, 1942; Missa simplex, 1945; Requiem, 1945; Szt Gellért, 1967
- oratorioj: István királyhoz; Karácsonyi; Kantáta Bethlen Gábor intelmeiből
- komponaĵoj por orgeno: Orgonaszó II. 1938; Két prelúdium 1939; Orgonaszó IV. 1940; Magyar orgonazene II. 1972
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto
- arta lernejo de Veresegyház prenis la nomon "Lisznyay Szabó Gábor" en 2004
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2019-07-29 per la retarkivo Wayback Machine
- aŭdebla muziko de Lisznyay