Gaŭla Milito
La Gaŭla Milito en la antikva historio estas la nomo por la konkero de la kelta Gaŭlio, kies loĝantoj defendiĝis sub gvido de la armeestro Vercingetoriks, fare de la armeo de la Romia Respubliko, gvidita de la armeestro Julio Cezaro. La milito daŭris de la jaroj 58 ĝis 51/50 a.K. en Gaŭlio en la nuna Francio, kontraŭ la gaŭloj, indiĝenaj keltaj triboj, kvankam la decida batalo, la batalo de Alesia, en kiu malvenkis la gaŭloj, jam okazis dum la jaro 52 antaŭ Kristo.
Tra la militoj, Gaŭlio estis integrigita en la Romia Imperio kiel la provinco de Gallia Transalpina (malglate "Gaŭlio preter la Alpoj ") kaj en la sekvaj jaroj, gaŭla kaj romia kulturo kunfandiĝis kaj kreiĝis la fundamenton por la landoj kiuj iĝus Francio, Belgio, Germanio kaj Svislando.
La plej grava fonto estas la literatura verko "De Bello Gallico", kiu konsistas el sep libroj, unu por ĉiu jaro de la milito, estas aŭtorita la armeestro Julio Cezaro mem dum la okazaĵoj de la milito. La verko, kiu literature estas tute bonstila, permesas ekzakte sekvi la evoluon de la milito. Tamen la fonto ne estas neproblema, ĉar Cezaro skizis la militon klare el sia persona vidpunkto.
La kurso de la milito
[redakti | redakti fonton]Cezaro komencis la bataladon en Gaŭlio frue en 58 a.K. kontraŭ la Helvetoj, gaŭla tribo de kio hodiaŭ estas Svislando, kiuj komencis migradon okcidenten. La venko de Cezaro ĉe Bibracte la sekvan jaron igis la Helvetojn reveni hejmen.
Cezaro permesis al siaj legioj resti en Gaŭlio, kaj en la venontaj jaroj li venkis unu post alia ĝiajn tribojn, el kiuj la belgoj faris la plej obstinan reziston. [ fonto bezonis ] Li ankaŭ faris du kampanjojn en Britanio (nun Anglio). Cezaro ankaŭ transiris Rejnon du fojojn por ataki la ĝermanajn tribojn.
Antaŭ la fino de 53 a.K., Cezaro estis en kontrolo de la tuta Gaŭlio, sed la romia okupado kondukis al ĝeneraligita rezisto kaj preskaŭ ĉiuj gaŭlaj triboj ribelis sub la gvidado de gaŭla ĉefo nomita Vercingetorix. Malgraŭ liaj klopodoj, la ribelo malsukcesis kaj li estis malliberigita post la Batalo de Alesia en 52 a.K. kaj poste mortigita. Post la gravaj perdoj de la gaŭlio ĉe Alesia, ili estis nekapablaj daŭrigi sian batalon kontraŭ Cezaro kaj la romianoj baldaŭ reakiris kontrolon de ĉio el Gaŭlio.
En popola kulturo
[redakti | redakti fonton]La Gaŭlaj Militoj formas gravan parton de la fonrakonto de la bildstriserio Asteriks, ĉar la ĉefo Majestix en la vilaĝo de la ĉeffiguroj (kie la batalo kontraŭ la romianoj daŭras) estis militisto en la armeo de Vercingetorix.
La militludo Cezaro ĉe Alesia (1976 ) traktas la Batalon de Alesia.
Moderna bibliografo
[redakti | redakti fonton]- Richard A. Billows, Julius The Collossus of Rome, Routledge, 2009.
- P.A. Brunt, Italian Manpower 225 BC - 29 AD, Oxford University Press, 1971.
- Nic Fields, The Roman Army: The Civil Wars 88 - 31 BC, Osprey Press, 2008.
- Kate Gilliver, Caeser's Gallic Wars. Osprey, 2002.
- Adrian Goldsworthy, The complete Roman Army, Thames & Hudson, 2003.
- Adrian Goldsworthy, Caeser - The life of Colossus, Yale University Press, 2006.
- J. Harmand, Une campagne cesarienne: Alesia, Paris, A. J. Picard et Cie, 1967.
- William V. Harris in: Walter Sheidel, Ian Morris and Richard Saller (eds.), The Cambridge Economic History of the Greco-Roman World, Cambridge University Press, 2008.
- Anthony Kamm, Julius Ceaser a life, Routledge, 2006.
- Lawrence Keppie, The Making of the Roman Army, Routledge, 1988.
- John T. Ramsey, "The Poconsular years: Politics at a Distanse", In Miriam Griffin (ed.), A Companion to Julius Caesar, Blackwell Publishing, 2009.
- Peter S. Wells, The barbarians speak: how the conquered peoples shaped Roman Europe, Prinston University Press, 2001.
- Peter Wilcox, Rome's enemeis 2: Gallic and Brittish Celts, Osprey, 1985.
- Peter Wilcox and Rafael Trevino, Barbarians against Rome: Rome's Celtic, Germanic and Gallic enemies, Osprey, 2000.