Galapaga lateralo
Galapaga lateralo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Galapaga lateralo (Laterallus spilonota)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Galapaga lateralo (Laterallus spilonota) estas akvobirdo de la rala familio, Rallidae kaj ties genro Lateralo Laterallus. Ĝi estas endemio en la insularo Galapagoj.[1][2][3] Ĝi similas al sia frata specio, nome Jamajka lateralo de Amerikoj, el kiu ĝi diverĝis antaŭ 1.2 milionoj da jaroj.[4]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Galapagosa ralo estis dekomence priskribita kiel Zapornia spilonota kaj ĝi moviĝis inter almenaŭ kvin aliaj sciencistoj antaŭ oni adoptis ties nunan dunomon. Almenaŭ unu fakulo klasigis ĝin kiel subspecio de Jamajka lateralo, kaj aliaj konsideris, ke la Jamajka lateralo kaj la Galapaga lateralo formas superspecion.[5]
La Galapaga lateralo estas monotipa.[1]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Galapaga lateralo estas ĉirkaŭ 15 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 35 ĝis 45 g. Ambaŭ seksoj estas similaj. Plenkreskuloj havas malhelgrizan kronon kaj mezgrizan kapon kaj subajn partojn. Iliaj flankoj kaj femuroj havas malabundajn mallarĝajn blankecajn striojn. Iliaj interskapularoj, skapulaj kaj supra dorso estas kaŝtanbrunaj kaj la suba dorso, pugo, supravostaj kovriloj kaj vosto estas malhelbrunaj. Ankaŭ iliaj supraj flugilkovriloj estas brunaj, kaj povas havi fajnajn blankajn makuletojn, kaj iliaj flugplumoj estas helbrunaj. Iliaj irisoj estas karakterize ruĝaj, kaj la beko, tarsoj kaj piedfingroj estas malhelbrunaj. Junuloj havas plejparte malhelbrunan korpon kun pli helbruna supra dorso; nigra malsupra dorso, pugo kaj vosto; kaj iomete grizecaj vizaĝo kaj gorĝo. Iliaj flugiloj estas preskaŭnigre brunaj.[5]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Galapaga lateralo troviĝas en la Galapagaj insuloj Pinta, Fernandina, Isabela, Santiago, Santa Cruz, San Cristóbal kaj Floreana, kvankam la populacioj en la du lastaj menciitaj insuloj eble estas jam formortintaj.[5][3] Ĝi loĝas en humidaj altebenaĵoj sur tiuj insuloj en lokoj kun densa filikaro, arbustaro kaj herbokovraĵo.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (Aŭgusto 2022). Alirita 25a de Novembro 2022 .
- ↑ HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Dlsponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto 2022
- ↑ 3,0 3,1 BirdLife International (2020). "Laterallus spilonota". IUCN Red List of Threatened Species. 2020: e.T22692366A181476400. doi:10.2305/IUCN.UK.2020-3.RLTS.T22692366A181476400.en. Alirita la 28an de Novembro 2022.
- ↑ (2020-11-12) “Evolutionary History of the Galápagos Rail Revealed by Ancient Mitogenomes and Modern Samples”, Diversity (en) 12 (11), p. 425. doi:10.3390/d12110425.
- ↑ 5,0 5,1 5,2 5,3 Hill, E. (2020). Galapagos Rail (Laterallus spilonota), version 1.0. In Birds of the World (T. S. Schulenberg, Eldonisto). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [2] Alirita la 28an de Novembro 2022
|