Georg Wenzeslaus von Knobelsdorff
Georg Wenzeslaus von Knobelsdorff | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de februaro 1699 en Krosno ĉe la Odro |
Morto | 16-an de septembro 1753 (54-jaraĝa) en Berlino |
Tombo | Friedhof I der Gemeinde Jerusalems- und Neue Kirche (en) (1881–) Deutscher Dom (en) (1753–dekjaro de 1880) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | arkitekto pentristo |
Verkoj | St. Hedwig's Cathedral Rheinsberg Palace Sanssouci |
Georg Wenzeslaus von KNOBELSDORFF (naskiĝis la 17-an de februaro 1699 en la bieno Gut Kuckädel (ekde 1945 pole Kukadło) proksime de Crossen an der Oder (ekde 1945 pole Krosno Odrzańskie); mortis la 6-an de septembro 1753 en Berlino) estis komence soldato, poste portreta kaj pejzaĝa pentristo, teatra direktoro, pejzaĝa kaj parka arkitekto, kaj salona dekoristo, sed precipe arkitekto en la servo de la reĝo Frederiko la 2-a de Prusio. Lia persona rilato al la kronprinco kaj posta reĝo unue estis harmonia, preskaŭ amika, poste pli kaj pli tensia kaj fine pli-malpli interpaciĝinta. En nur proksimume du jardekoj li planis grandan kvanton da kasteloj, burĝaj vilaoj, kolonejoj, obeliskoj, parkoj ktp., kiuj forte influis la suman aspekton de la rezidaj urboj Berlino kaj Potsdamo. Aparte konata estas la impresa kastelo Sanssouci en Potsdamo. Multaj el liaj konstruaĵoj poste estis ŝanĝitaj aŭ detruitaj, plej forte kompreneble dum la Dua Mondmilito, sed multo ankaŭ dum la sekva, kontraŭmonarkia komunisma reĝimo de la ŝtato Germana Demokratia Respubliko, sed signifa parto tamen konserviĝis aŭ povis esti rekonstruita.
Knobelsdorff estis entuziasma artokolektanto, fakto nekonata ĝis la ĵusa malkovro de malnovaj inventariaj listoj.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Martin Engel: Die Knobelsdorffsche Kunstsammlung. In: Tilo Eggeling, Ute-G. Weickardt (Eld): Zum Maler und zum großen Architekten geboren. Georg Wenzeslaus von Knobelsdorff, 1699–1753. pp. 150–163, 294–295.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Georg Wenzeslaus von Knobelsdorff en la germana Vikipedio.