Johano de Plano Carpini
Johano de Plano Carpini | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1181 en Magione |
Morto | 1-an de aŭgusto 1252 (70-jaraĝa) en Bar |
Lingvoj | latina |
Okupo | |
Okupo | esploristo historiisto verkisto diplomato katolika sacerdoto misiisto |
Verkoj | Historio de la Mongoloj |
Johano de Plano Carpini (aŭ Giovanni Piano Carpini aŭ Giovanni da Pian del Carpini; naskiĝis ĉ. 1185 en Fian dei Carpini, nuntempe Magione, ĉe Perugia en Umbrio; mortis la 1-an de aŭgusto 1252 en Bar, Montenegro) estis mezepoka itala franciskano, diplomato, ĉefepiskopo kaj esploristo kaj unu el la unuaj eŭropanoj kiuj vizitis la kortegon de la Granda Ĥano de la Mongola Imperio.
Li famiĝis pro sia vojaĝo al Mongolio kaj estas la verkinto de la plejfrue grava okcidenta raporto pri norda kaj Mezazio, Rus, kaj aliaj regionoj de la mongola regado.
Kiel la papa sendito al Mongolio, kiam li pasis tra Kievo en februaro 1246, li skribis:
"Ili [la mongoloj] atakis Rusion, detruis grandurbojn kaj fortikaĵojn kaj buĉis virojn kaj postlasis enorman detruon; ili sieĝis Kievon, la ĉefurbo de Rusio; Post kiam ili longe sieĝis la urbon, ili kaptis ĝin kaj mortigis ĉiujn loĝantojn. Dum ni travojaĝis la urbon ni renkontis sennombrajn kraniojn kaj ostojn de homoj kiuj estis disĵetitaj sur la tero. Kievo estis granda kaj dense loĝata urbo, sed nun preskaŭ nenio restas de ĝi, ĉar hodiaŭ restas nur 200 domoj, kaj la loĝantoj fariĝis sklavoj."
Verko
[redakti | redakti fonton]- Liber Tartarorum.
- Ystoria Mongolorum quos nos Tartaros appelamus
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Johannes Gießauf: Die Mongolengeschichte des Johannes von Piano Carpine: Einführung, Text, Übersetzung, Kommentar. Schriftenreihe des Instituts für Geschichte, Band 6. Graz 1995, ISBN 3-85375-012-5
- Johannes von Plano Carpini: Kunde von den Mongolen 1245-1247. Herausgegeben, eingeleitet und erläutert von Felicitas Schmieder. Thorbecke, Sigmaringen 1997, ISBN 3-799-50603-9
- C. R. Beazley (Hg.): The Texts and Versions of John de Plano Carpini. 1903; Reprint 1967
- Anna Dorothee von den Brincken: Die Nationes Christianorum orientalium im Verständnis der lateinischen Historiographie. Kölner historische Abhandlungen, Band 22. Böhlau, Köln/Wien 1973, ISBN 3-412-86173-1
- Anna Dorothee von den Brincken: Die Mongolen im Weltbild der Lateiner um die Mitte des 13. Jahrhunderts unter besonderer Berücksichtigung des »Speculum Historiale« des Vinzenz von Beauvais. In: Archiv für Kulturgeschichte. Nr. 57 (1975), S. 117-140
- Gian Andri Bezzola: Die Mongolen in abendländischer Sicht. Ein Beitrag zur Frage der Völkerbegegnungen. Francke, Bern/München 1974, ISBN 3-7720-1056-3
- Johannes Fried: Auf der Suche nach der Wirklichkeit. Die Mongolen und die europäische Erfahrungswissenschaft im 13. Jahrhundert. In: Historische Zeitschrift. Nr. 243 (1986), S. 287-332
- Lexikon des Mittelalters. Band 5. 1992, Spalte 594
- Bernard de Vaulx: Histoire des missions catholiques françaises. Fayard, 1951
- René Guennou: Les missions catholiques in Histoire des Religions. Gallimard, 1972
- Jean-Paul Roŭ: Les explorateurs au Moyen Âge. Fayard, Coll. Pluriel, Paris, 1985