Taranta Golfo
Aspekto
(Alidirektita el Golfo de Taranto)
Taranta Golfo | ||||
---|---|---|---|---|
golfo [+] | ||||
Akvejo | Iona Maro, Mediteraneo | |||
Koordinatoj | 39° 53′ 6″ N, 17° 16′ 37″ O (mapo)39.88517.276944444444Koordinatoj: 39° 53′ 6″ N, 17° 16′ 37″ O (mapo) | |||
|
||||
Taranta Golfo | ||||
Vikimedia Komunejo: Gulf of Taranto [+] | ||||
La Taranta Golfo aŭ Golfo de Taranto (39° 53′ N 17° 16′ O / 39.883 °N, 17.267 °O (mapo)) (itale Golfo di Taranto) estas golfo en la norda parto de la Iona Maro en Mediteraneo inter ambaŭ sudaj ekstremaĵoj de la itala duoninsulo: inter la kalkanumo Apulio (Púglia) en la oriento kaj la plandumo Kalabrio (Calábria) en la okcidento.
Italio konsideras la Tarantan Golfon kiel teritoria akvo, situacio kiu ne estas agnoskata de i.a. Malto, Britio kaj Usono. En la praktiko tio ne kaŭzas problemojn: en Taranto estas grava mararmea bazo de NATO.