Blankakola sturno
Aspekto
(Alidirektita el Grafisia torquata)
Blankakola sturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankakola sturno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Grafisia torquata (Reichenow, 1909) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blankakola sturno (Grafisia torquata) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Grafisia.
Ĝi troviĝas en centra Kameruno (adamaŭa ebenaĵo kaj bamendaj altaj teroj), norda Centrafrika Respubliko, suda Ĉado, norda Demokratia Respubliko Kongo kaj norda Respubliko Kongo kaj nereprodukte en Gabono.
Tiu specio havas ĝeneralan brilnigran plumaron, kiel tiom multaj da sturnoj, kaj kiel ĉefa distingilo tre kontrastan kaj tre blankan kolzonon kiu enhavas ankaŭ la supran bruston. Tiu eco nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie torquata signifas “kun kolumo”. La irisoj estas tre ruĝaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Grafisia torquata[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
|