Granda Trianon
Granda Trianon | |||||
---|---|---|---|---|---|
La peristilo de la Granda Trianon | |||||
Plezurkastelo | |||||
Geografiaj informoj | |||||
Lando | Francio | ||||
Geografia situo | 48° 48′ 53″ N, 2° 6′ 17″ O (mapo)48.8147222222222.1047222222222Koordinatoj: 48° 48′ 53″ N, 2° 6′ 17″ O (mapo) | ||||
| |||||
Konstruita | 1687 | ||||
Retadreso | http://www.chateauversailles.fr/en/121_The_Grand_Trianon.php | ||||
La Granda Trianon (france La Grand Trianon, antaŭe la Marmora Trianono (france Trianon de marbre)) estas plezurkastelo en Francio. Ĝi situas apud la parkkomplekso ĉe la Palaco de Versailles, en la sama parko kiel la Malgranda Trianon. Ĝi estis konstruita laŭ la ordo de reĝo Ludoviko la 14-a al sia arkitekto Jules Hardouin-Mansart en 1687-88 [1].
La Granda Trianon ofte estis uzita fare de Ludoviko la 14-a kaj lia morganata edzino Madame de Maintenon por privataj vespermanĝoj kaj societumi for de kortegetiketo. La reĝa branĉo de la dinastio Orléans poste estis permesita uzi la konstruaĵon dum pluraj jaroj. En la 19-a jarcento, la domo estis uzita fare de Napoleon la 1-a kaj Louis Philippe. La Granda Trianon estis la loko de la Trianona traktato en 1920.
En diversaj tempoj, la Grand Trianon Palace funkciis kiel loĝejo aŭ gastloĝejo por membroj de la reĝa familio de Francio kaj aliaj landoj. Nuntempe ĝi estas utiligita kiel gastejo dum oficialaj ŝtatvizitoj.
La konstruado de la Granda Trianon markis la aperon de nova speco de konstruaĵo: maison de plaisance, loko kie la monarko povis, pro la grandeco de la strukturo, preni paŭzon de la striktaĵoj de palaca etiketo en la cirklo de kelkaj proksimaj korteganoj kaj servistoj.
La eksteraj muroj de la palaco estas kovritaj per rozkolora marmoro, tial ĝia origina nomo "Marble Trianon", emfazante la diferencon kun la palaca pavilono " Porcelana Trianon ", kiu staris sur tiu loko de 1670 ĝis 1687 [1].
La palaco kaj parka ensemblo de la Granda Trianon, kune kun la Palaco de Versajlo kaj ĝiaj havaĵoj, estis klasifikitaj kiel nacia historia monumento en 1862, kiu poste estis konfirmita per dekreto de la 31-an de oktobro 1906 [2], kaj ankaŭ, ekde 1979, inkluzivita kiel Monda Heredaĵo de Unesko.
La palaco kaj parka ensemblo estas nun malfermita al la ĝenerala publiko, ĉar ĝi estas parto de la "Nacia Muzeo de la Kastelo de Versailles kaj Trianon" [3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Le Grand Trianon. Сайт chateauversailles.fr. Arkivita el la originalo je 2013-03-12. Alirita 2013-03-09 .
- ↑ Notice PA00087673 (arkivita)
- ↑ Визит Петра I. Сайт chateauversailles.fr. Arkivita el la originalo je 2013-03-12. Alirita 2013-03-09 .