Saltu al enhavo

Gregorio la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gregorio la Granda)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Gregorio
Papo
Papo
Gregorio la 1-a
64-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Gregorius
Pontifiko de 3-a de septembro 590
ĝis 12-a de marto 604
Antaŭulo Pelagio la 2-a
Sekvanto Sabiniano
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 540
en Romo, Romio
Morto 12-a de marto 604
en Romo, duklando Romo
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Familio
Dinastio Anicia gens [#]
Patro Gordianus [#]
Patrino Sankta Silvia [#]
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio
Honorata en ĉiuj eklezioj kiuj agnoskas la kulton de sanktuloj
Kanonizo 1295 de Bonifaco la 8-a
Festotago 3-a de septembro
Patroneco muzikistoj
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Gregorio la 1-aGregorio la Granda (naskiĝis ĉirkaŭ 540 en Romo - mortis la 12-an de marto de 604 samloke) estis grava papo de 590 ĝis 604. Li elpensis la strukturon de la mezepoka papa institucio, li estis grava teologo, sociala, liturga kaj morala reformisto. Oni ligas al li la gregorian ĉanton.

Li estas unu el la nuraj du papoj (kun Leono la 1-a) agnoskitaj doktoroj de eklezio fare de la katolika eklezio; li estas ankaŭ unu el la kvar ĉefaj Patroj de la Eklezio kun la sanktaj Ambrozio, Aŭgusteno kaj Hieronimo.

Gregorio estis filo de Gordianus kaj Silvia, membroj de gravaj patriciaj familioj el la Anicia-genro. Lia praavo estis papo Felikso la 3-a (regis 483492).

Dum lia junaĝo, la lombardoj okupis Romon en 568. Li iĝis en ĉirkaŭ 572 praefectus urbis (urba prefekto, administra gvidanto), sed li abdikis post du jaroj. Lin altiris la monaĥa vivo kaj tiel la patran heredaĵon, la palacon sur la Caelianus-holmo, li transformis al monaĥejo de Sankta Andreo. Li mem ne iĝis abato de la monaĥejo, sed elspezis sian monon por fondi pluajn ses abatejon en Sicilio.

La papo Benedikto la 1-a (r. 575579) nomumis lin al diakono de Romo, papo Pelagio la 2-a (r. 579–590) sendis lin kiel nuncio al Konstantinoplo (579).

Oni elektis lin papo en 590 - li plendas en leteroj, ke kontraŭ lia volo - kaj li decidis iĝi papo de la popolo. Li importis tuj grenon el Sicilio por mildigi mizeron de la malsatantoj (pro la lombardaj atakoj).

Li centrigis la tutan papan administradon kaj batalis kontraŭ la koruptado, kristanigis la lombardojn, apogis la bizancan reganton Fokas, kiu trompis lin.

Li komencis en 596 fondi misiojn al Anglio kaj apogis eĉ militojn por la kristanigo. Se per le misioj li sukcesis inokuli la evangelian pensmanieron, rilate metodojn tamen en siaj leteroj troviĝas ankaŭ neŝatindaj esprimoj, instigoj procedi eĉ perforte por la konvertigo de paganoj, kiel li skribas al sankta Eterberto, reĝo de Kent, rememorigante la konduton de Konstanteno, imperator pssissimus (tre religia imperiestro), aŭ kiel elvokas la simbolon de rinocero, en pagana epoko utiligita por torturi la kristanajn martirojn kaj nun direktigenda kontraŭ la paganoj (vidu Bibliografion).

Li estas entombigita en la Baziliko de Sankta Petro en Romo.

Gregorio estas la sola papo, kiu servis inter la 5-a kaj la 11-a[?] jarcentoj, de kiu restas signifa kvanto de liaj skribaĵoj. Historiisto Norman P. Cantor skribis tion pri li [1]

"Lia karaktero [de Gregorio] estas enigma. Unuflanke li estis decidema kaj talenta administranto, lerta kaj lerta diplomato kaj gvidanto, kiu montris vizion kaj sofistikecon; Aliflanke liaj verkoj prezentas malsaĝan kaj superstiĉan monakon, malfavoran al edukado, limigitan teologon, kiu dediĉas troan sindonemon al sanktuloj, mirakloj kaj amuletoj "

- kiel iu ajn alia eŭropano de sia epoko, oni povus kaj rajtus aldoni.

Li postlasis jenan verkaron:

  • Predikoj (kvardek, kiuj traktas la verkojn de la Nova Testamento, estis rekonitaj kiel aŭtentikaj, 22 en la Libro de Ezekiel kaj du pri la Kanto de Kantoj).
  • Dialogoj, libro de demandoj kaj respondoj pri la vivo de sanktuloj kaj precipe pri la vivo de Sankta Benedikto
  • Komentario pri la Libro de Ijob, en latina Magna Moralia
  • Pri la Regulo de la Pastroj, manuskripto en kiu li metis la rolon de la pastroj kiel gvidantojn de iliaj paroĥanaroj kaj kiel eklezian "nobelaron".
  • Ĉirkaŭ 850 leteroj de lia tempo daŭris ĝis nuntempo. Ili estas ĉeffonto por historiistoj esplorantaj tiun periodon.
  • Ceremonioj en la Ortodoksa Eklezio
  • Malmultaj liturgiaj reformoj en la katolika eklezio.

Krome la gregoria ĉanto, unu el la stiloj de mezepoka muziko, nomiĝas laŭ li. Oni ne scias, ke li mem verkis himnojn - plej multaj tiutempaj himnoj estis publikigitaj anonime - lia influo al la eklezio kaŭzis la nomon de la stilo.

Gregorio estis sanktuligita de papo Bonifaco la 8-a en 1295. Ekde la jaro 1969 lia oficiala katolika memortago estas la 3-a de septembro.

Bibliografio kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Norman F. Cantor, 1993. The Civilization of the Middles Ages. p. 157
  • Storia de papi, M. Grescht-E, Guerriero, San Paolo, 1994
  • Giorgio Cracco, Alle origini dell' Europa: Gregorio Magno, Rubettino, 2001.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]