Grek-katolika preĝejo (Kállósemjén)
Grekokatolika preĝejo | |
---|---|
Grekokatolika preĝejo en Kállósemjén (dekstre)
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kállósemjén |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | Grekokatolika eklezio |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
diocezo | Hajdúdorog |
dekanujo | Máriapócs |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko, sed la sanktejo restis gotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita el brikoj |
Ligiloj | |
La grekokatolika preĝejo Morto de Sankta Maria estas signifa historia monumento en Hungario, en grandvilaĝo Kállósemjén.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la iama Semjén estis konstruita la katolika, gotika preĝejo Sankta Nikolao en la 15-a jarcento. La turkoj faris la komunumon senhoma en la 17-a jarcento, en la sekva jarcento rumanaj servutuloj refondis la vilaĝon. La restinta preĝejo estis ruina, en 1747 nur la sanktejo estis uzebla. Paŝon post paŝo la preĝejo renoviĝis laŭ la bizanca rito. En 1765 laŭ priskribo la konstruaĵo havas lignan turon. Intertempe ankaŭ hungaroj alvenis, la predika lingvo iĝis la hungara anstataŭ la rumana. En 1897 oni konstruis pli grandan preĝejon, tamen la sanktejo restis origina. La ĉefaltaro estis farita en 1904, poste ankaŭ la ikonostazo. La orgeno alvenis en 1946. La bildoj estis pentritaj en 1960. En 2013 la interna parto estis renovigita, sed pli frue la arkeologoj trovis mezepokajn partojn, kripton kaj fundamenton de la sakristio.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola, antaŭe kruco estas videbla. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, plej supre la turo altiĝas. Post la navo estas la okangula absido kun pilieroj.
Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun foto Arkivigite je 2017-09-12 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto
- hungare kun foto
- hungare kun fotoj
- [1] hungare
- [2] hungare