Acida ĉerizo
Aspekto
(Alidirektita el Grioto)
Acida ĉerizo, aŭ grioto, estas la ruĝa frukto de Prunus cerasus, nomata ankaŭ ĉerizprunuso. Ĝi tre similas al ĉerizo aŭ pli precize al dolĉa ĉerizo. La frukto estas drupo, en la fruktokarno kuŝas unu kerno kun diametro de ĉirkaŭ 0,5 cm.
La acida ĉerizo apartenas al plantoj, al angiospermoj, al dukotiledonoj, al rozacoj.
La acida ĉerizo uzatas krude aŭ kiel kompoto, marmelado, konfitaĵo, sekigita frukto, suko, likvoro kaj vino.
Produktado de acida ĉerizo en la mondo
[redakti | redakti fonton]Rusio | 235 000,00 | 20 % | |||
Turkio | 140 000,00 | 12 % | |||
Pollando | 138 000,00 | 12 % | |||
Ukrainio | 120 000,00 | 10 % | |||
Serbio | 116 000,00 | 10 % | |||
Usono | 98 000,00 | 9 % | |||
Germanio | 80 000,00 | 7 % | |||
Irano | 51 000,00 | 4 % | |||
Hungario | 48 082,00 | 4 % | |||
Kartvelio | 20 027,00 | 2 % | |||
Aliaj landoj | 105 740,00 | 9 % | |||
sume | 1 151 849,00 | 100 % |