Koncentrejo Gross-Rosen
Etoso
(Alidirektita el Gross-Rosen)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b8/WW2_Holocaust_Europe_map-eo.svg/250px-WW2_Holocaust_Europe_map-eo.svg.png)
Mapo de la Holokaŭsto en Eŭropo, 1939–1945. Ĝi montras ĉiujn ekstermejojn, la plejparton de la koncentrejoj kaj la deportvojojn
Konzentrationslager Groß-Rosen (simpligita ortografio: Gross-Rosen) estas la nazia-germana koncentrejo, ekzistanta en la jaroj 1940-1945, apud la vilaĝo Rogoźnica (nomo postmilita), unu el pli ol cent laborkoncentrejoj establitaj en Silezio, sur teritorio de Ĉeĥio kaj Germanio. Funkcianta komence kiel subkoncentrejo de Sachsenhausen — trapasis ĝin ĉirkaŭ 125 mil malliberuloj, el kiuj ĉ. 40 mil pereis.
Post la milito dum ĉ. 2 jaroj sur ties tereno funkciis sekreta malliberejo de NKVD.