Ĝenerala guberniestro
Aspekto
(Alidirektita el Guberniestro ĝenerala)
Ĝenerala guberniestro estas registarano kiu oficiale reprezentas la ŝtatestron.
En la komunumaj reĝlandoj -- la anoj de la Komunumo de Nacioj, krom Britio, kies ŝtatestro estas la Britia monarko -- la Ĝenerala guberniestro (governor-general) reprezentas la monarkon kaj plenumas plurajn ŝtatestrajn funkciojn enloke de la monarko, kiu vivas en Britio.
Antaŭe la Ĝenerala guberniestro estis nomita de la Britia registaro, kaj estis eminenta brito. Nun la landa ĉefministro aŭ registaro nomas la guberniestron ĝeneralan, kaj la elekto estas konfirmita de la monarko.
- Ĝenerala guberniestro de Antigvo-Barbudo
- Ĝenerala guberniestro de Aŭstralio
- Ĝenerala guberniestro de Bahamoj
- Ĝenerala guberniestro de Barbado
- Ĝenerala guberniestro de Belizo
- Ĝenerala guberniestro de Grenado
- Ĝenerala guberniestro de Jamajko
- Ĝenerala guberniestro de Kanado (Governor General/Gouverneur général)
- Ĝenerala guberniestro de Nov-Zelando
- Ĝenerala guberniestro de Papuo-Nov-Gvineo
- Ĝenerala guberniestro de Salomonoj
- Ĝenerala guberniestro de Sankta-Kito kaj Neviso
- Ĝenerala guberniestro de Sankta Lucio
- Ĝenerala guberniestro de Sankta Vincento kaj la Grenadinoj