Guido Van Damme
Aspekto
(Alidirektita el Guido van Damme)
Guido Van Damme | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de aŭgusto 1954 (70-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Belgio |
Familio | |
Edz(in)o | Gerd Jacques |
Infanoj | Karlijn Van Damme, Melinde Van Damme |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Guido VAN DAMME (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1954) estas flandra esperantisto, magistro pri ĝermanaj lingvoj kaj literaturo, iama estrarano de la antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo, ĉefredaktoro de la revuo Esperanto-Panorama de 1988 ĝis 1990, redaktoro de la rubriko "Leteroj" en la magazino Monato de 1990 ĝis 2001, verkanto de pluraj artikoloj en Monato kiel ekzemple:
- Studentoj universitaton soifantaj
- Demokratio blokita[rompita ligilo]
- Sep en unu bato
- Ĉarmaj kantoj por infanoj
Li estas la edzo de Gerd Jacques kaj la patro de Karlijn Van Damme kaj Melinde Van Damme. Lia nomo cetere indikas familian radikon en la mezepoka urbo Damme proksime de Bruĝo.