Horst Waldemar Janson
Aspekto
(Alidirektita el H. W. Janson)
Horst Waldemar Janson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1913 en Sankt-Peterburgo |
Morto | 30-an de septembro 1982 (68-jaraĝa) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Harvard Wilhelm-Gymnasium (en) |
Okupo | |
Okupo | arthistoriisto universitata instruisto |
Horst Waldemar JANSON aŭ H. W. JANSON (n. en 1913 - m. la 30-an de septembro 1982) estis usona artklerulo kaj arthistoriisto. Li plej famiĝis pro sia History of Art, kiu estis unue eldonita en 1962 : pli ol du milionoj da ekzempleroj estis venditaj, en dekkvin malsamaj lingvoj. Janson verkis pri renesanca arto kaj 19-a jarcenta skulptarto. Li ankaŭ verkis du premiitajn librojn : Apes and Ape Lore in the Middle Ages and the Renaissance (1952) kaj Sculpture of Donatello (1957).
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Turner, A. Richard (Winter, 1982). "Horst Waldemar Janson". Renaissance Quarterly 35 (4): 672–673.