Saltu al enhavo

Hans Hermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Hermann
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Hans HERMANN estas svisa esperantisto, devene el la kantono Berno. Li kunfondis la junularan sekcion de Svisa Esperanto-Societo en 1951 kaj estis ties unua vicprezidanto, kun prezidanto Bruno Graf kaj TEJO-estrarano Erwin Keller. Ĉiuj tri reelektiĝis post jaro en publike sukcesa trilanda junulara renkontiĝo de majo 1952 en Bazelo.[1] El tiu junulara sekcio en 1953 iĝis Esperanto-Junularo de Svislando, kiu en la 1970-aj jaroj formale iĝis landa sekcio de TEJO en Svislando kaj post nova generacia ŝanĝo en 1981 iĝis Junularo Esperanta Svislanda, kiu aktivis ĝis majo 2014. Hans Hermann dume jam en 1953 forlasis la "junularan sekcion" kaj tuj iĝis prezidanto de la "plenkreskula asocio" Svisa Esperanto-Societo kun jara oficperiodo. Do li gvidis la societan estraron ĝis 1954.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]