Heinrich Gustav Arnhold
Heinrich Gustav Arnhold | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de julio 1885 en Dresdeno |
Morto | 10-an de oktobro 1935 (50-jaraĝa) en Dresdeno |
Lingvoj | Esperanto • germana • franca • itala • angla |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Patro | Georg Arnhold |
Frat(in)oj | Adolf Arnhold (en) , Hans Arnhold (en) kaj Kurt Arnhold (en) |
Infano | Henry H. Arnhold (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1907–) bankisto |
Heinrich Gustav ARNHOLD (naskiĝis la 22-an de julio 1885 – mortis la 10-an de oktobro 1935 pro apopleksio) estis germana juddevena esperantisto, filo de Georg Arnhold. Laŭ profesio li estis bankisto, bavara konsulo, kaj doktoro pri juro. Instigite de la konata pacifistino Bertha von Suttner,[1] li komencis lerni Esperanton de Marie Hankel, kaj li estis esperantisto ekde marto 1907, 21-jaraĝa.[2] Ĉefe al li oni dankas la prezentadon de Ifigenio en la 4-a UK 1908 en Dresdeno. En tiu kongreso li apartenis al la kvar gvidaj organizantoj, kiuj ricevis la neformalan honoran kromnomon, "Kvaro por la Kvara".
De 1912 li estis kasisto de GEA, kaj 1911–1914 prezidanto de la Saksa Esperanto-Ligo. Li partoprenis en ĉiuj UK ĝis la Unua Mondmilito. Plie, li estis membro de Lingva Komitato kaj honora kaj dumviva membro de UEA. Li senlace varbis per paroladoj kaj artikoloj, kaj enkondukis Esperanton en la propra banko (kreditleteroj, diversaj formularoj, korespondado). Per disponigo de ĉambrego en la banko, li donis hejmon al la Esperanto-Societo en Dresden, kaj li ankaŭ atingis multe ĉe aŭtoritatuloj por Esperanto.
En la enkonduko al For la Batalilojn!, esperanta traduko de verko de Bertha von Suttner, li skribis:
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Arnhold el la Enciklopedio de Esperanto.
- ↑ 1,0 1,1 For la Batalilojn!, rete legebla
- ↑ Oficiala Gazeto Esperantista, 25.02.1910