Saltu al enhavo

Nigra zapornio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hendersoninsula zapornio)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra zapornio
Nigra zapornio
Nigra zapornio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Zapornia
Leach, 1816
Specio: Nigra zapornio Z. atra
Zapornia atra
North, 1908
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigra zapornio (laŭ la latinlingva scienca nomo Zapornia atra, kaj ankaŭ Hendersoninsula zapornio) estas malgranda akvobirdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi estas endemio de la Insulo Henderson en sudorienta Pacifika Oceano. Ties natura habitato estas densa kaj malferma arbaro.[1]

La populacio de tiu specio estis ĉirkaŭkalkulita je 5 600 maturuloj, iom samegale al ĉirkaŭ 8 500 individuoj totale.[1]

Kiel la ordinara kaj la scienca nomo sugestas, temas pri tre nigra birdospecio, kun nur ruĝecaj okulirisoj kaj kruroj.

Habitato kaj ekologio

[redakti | redakti fonton]

La specio troviĝas en tre variaj arbaroj en la altebenaĵo de la insulo, kun hegemonio ĉefe de Pisonia kaj eĉ kokosarboj en strandoj.[2] Ili estas ĉiomanĝantoj kaj ŝajne oportunemaj, profitante sezonajn predopliiĝojn.[2] Ili manĝas inter folirubo, kiel ekzemple lacertajn ovojn kaj el sub falintaj folioj nematodojn, skarabojn, tineojn, araneojn, mortintajn raŭpojn, terhelikojn kaj malgrandajn insektojn.[2] La reprodukta sezono estas longa, etende el fino de Julio ĝis mezo de Februaro (duoblaj ovodemetadoj ne maloftas) kaj la ovodemetado kutime enhavas 2–3 ovojn.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 BirdLife International. (2022). "Zapornia atra". Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. 2022: e.T22692711A213098423. doi:10.2305/IUCN.UK.2022-1.RLTS.T22692711A213098423.en. Alirita la 10an de Oktobro 2023.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (1995) “Behaviour, natural history, and annual cycle of the Henderson Island Rail Porzana atra (Aves: Rallidae)”, Biological Journal of the Linnean Society 56 (1–2), p. 167–183. doi:10.1111/j.1095-8312.1995.tb01083.x.