Hengsteysee
Aspekto
(Alidirektita el Hengstey-lago)
Hengsteysee Lago Hengstey | ||
---|---|---|
baraĵlago | ||
Speco de la lago | Rezervujo | |
Ĉefaj fontoj | Ruhr | |
Ĉefaj elfluoj | Ruhr | |
Landoj de la baseno | Germanio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 51° 24′ 50″ N, 7° 27′ 43″ O (mapo)51.4138888888897.4619444444444Koordinatoj: 51° 24′ 50″ N, 7° 27′ 43″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 96 m | |
Surfaca areo | 1,36 km² | |
Maksimuma longo | 4,2 km | |
Maksimuma larĝo | 296 m | |
Averaĝa profundo | 1,94 m | |
Hengsteysee (lago Hengstey) estas rezervujo sur rivero Ruhr inter urboj Hagen, Dortmund kaj Herdecke en Nordrejn-Vestfalio en Germanio. Ĝi estis konstruita en 1929 kaj estas unu el kvin rezervujoj sur rivero Ruhr.
La rezervujo estas ĉirkaŭ 4,2 km longa kaj havas averaĝan larĝon de 296 metroj. Ĝi komenciĝas proksime de punkto kie rivero Lenne enenfluas enen de Ruhr, kaj finiĝas per akva elektrocentralo de la lago Hengstey. La monto Klusenberg, kiu estas parto de la Ardey-montaro, situas apude kaj norde de la Hengsteysee. Estas ankaŭ pumprezerva akvoenergia centralo sur ĉi tiu rezervujo, nomata Koepchenwerk laŭ Arthur Koepchen.
Hengsteysee plenumas jenajn kvar funkciojn:
- Suba rezervujo de la pumprezerva akvoenergia centralo Koepchenwerk.
- Biologia purigo akvo de la Lenne
- Deponigo de sedimento de la Lenne
- Loko por akvaj sportoj kaj turismo