His Majesty's Theatre
His Majesty's Theatre | |||
---|---|---|---|
teatrejo | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Charles J. Phipps vd | ||
Estiĝo | 1705 | ||
Malfermo | 1897 | ||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||
Situo | Civito de Vestminstro | ||
Adreso | 57 Haymarket, London, SW1Y 4QL, England | ||
Situanta sur | Haymarket | ||
Situo | |||
Geografia situo | 51° 30′ 29″ N, 0° 7′ 55″ U (mapo)51.5081-0.13200000000001Koordinatoj: 51° 30′ 29″ N, 0° 7′ 55″ U (mapo) | ||
| |||
Retejo | https://lwtheatres.co.uk/theatres/his-majestys/ | ||
His Majesty's Theatre – en Esperanto laŭvorte "majestula teatro" – estas teatro kaj teatrejo en Londono. Ĝi troviĝas ĉe la placo Haymarket ("fojnomerkato") en la urbodistrikto West End ("okcidenta fino").
La teatro havas tradicion, kiu ampleksas plurajn konstruaĵojn kaj nomŝanĝojn. Origine konstruite laŭ planoj de la arkitekto John Vanbrugh, ĝi malfermiĝis la 9-an de aprilo 1705 sub la nomo Queen's Theatre ("reĝina teatro"). Post kiam Georgo la 1-a dum la jaro 1714 iĝis reĝo de Britio, la nomo adaptiĝis al la formo King's Theatre ("reĝa teatro"). En la konstruaĵo premieris la plej multaj operoj de la komponisto Georg Friedrich Händel, precipe dum la tempo de la "opera akademio" de 1719 ĝis 1728, por kiu ankaŭ komponis ankaŭ Giovanni Battista Bononcini kaj Attilio Ariosti. Kiam Johann Jacob Heidegger estis komerca direktoro de la teatro, li ankaŭ organizigis maskobalojn.
Dum la jaro 1789 la konstruaĵo detruiĝis kadre de incendio. Nova konstruaĵo planita de la arkitekto Michael Novosielski inaŭguriĝis dum marto 1791 . Inter la muzikaj direktoroj de tiu epoko menciindas la fama kaj ekstravaganca harfisto Nicolas Bochsa (1789-1856), kiu havis tiun funkcion inter 1827 kaj 1833. Dum la jaro 1837 enkondukiĝis la nomo Her Majesty's Theatre, kiu en la kazo de viraj regantoj ŝanĝiĝis al His Majesty's Theatre. Post nova incendio dum 1867 kaj rekonstruo laŭ la planoj de Charles Lee fine la teatrejo malkonstruiĝis. La nuntempa konstruaĵo estis planita de Charles John Phipps kaj inaŭgurita la 28-an de aprilo 1897. Nuntempe ĝi uziĝas precipe por prezentoj de muzikaj teatraĵoj.
Ekde la 9-a de oktobro 1986 ĉiutage prezentiĝas la muzika teatraĵo The Phantom of the Opera ("La fantomo de la opero").