Saltu al enhavo

Higieno de l' murdisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Higieno de l'murdisto)
Hygiène de l'assassin
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Amélie Nothomb
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1999
Eldonejo Éditions Albin Michel
vdr

Higieno de l' murdisto (Hygiène de l'assassin en la franca) estas romano franclingve verkita de la belga aŭtoro Amélie Nothomb en 1992. Ĝia Esperanta traduko far Armela Le Quint kaj Ĵak Lepŭil' aperis en 2000 ĉe la eldonejo KLEKS.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

La faman romaniston Prétextat Tach trafis la sindromo "Elzenveiverplatz", alidire kartilagkancero kaj li pluvivos nur du monatojn. Tuj post kiam la informo disvastiĝas, amasoj da ĵurnalistoj alkuras por obteni de Tach sensaciajn antaŭmortajn detalojn. Sed je la unuaj intervjuoj, ekŝajnas ke Tach, kiu estas pika, netolerema, spitema, mizogina dikventrulo kaj ĝisosta mizantropo ne eltenas la demandojn pri sia privata estinta vivo kaj eĉ arogas al si la aŭdacon estri la konversaciojn kaj definitive naŭzi la kunparolantojn. Tiel, ĉiuj intervjuoj sisteme fiaskas, mallogante unu post la alia la raportistojn avidaj je freŝaĵoj. Jen alvenas la unua ina ĵurnalisto, kiun la aliaj tute ne konas, kiu vicumas por intervjui la malafablan temulon. Ekde la unua vidalvido, ambaŭ uloj malamas kaj tuj alfrontas unu la alian. Dum la ĵurnalistino subiĝas al la ofenda mizogineco de la nobelpremiito, iompostiome ia paradoksa rilato komenciĝas en tiu pordferma ĉambro kiu odoras misteron. Laŭ la ritmo de la demandoj kaj respondoj, Tach estos devigita alfronti maljunajn estintajn demonojn kaj forgesitajn memoraĵojn...

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Amĉtie Nothomb skribis tiun, sian unuan romanon kiam ŝi estis 23 jara. La libro furoris. Sep jaroj pasis, ŝi aperigis ses pliajn romanojn kiuj same estas la plej vendataj. Higieno de murdisto (Hygiene de l'assassin) jam estas tradukita en 14 lingvoj, nun ankaŭ en Esperanto, jen do nekutima fenomeno. Unualege oni povas sin demandi kial tio okazis, post la finlegado eblas kompreni kiel la simpleco de la intrigo kaptas la legantojn. Ja la romano jam estas adaptita al teatro kaj al televido, tio signifas ke la spektantoj kapablas sin identigi al la verko pro ties realismo. Oni eĉ diras ke la libro estas ŝekspira, kruda kiel Louis F. CelineVictor Hugo, sed sendube Freŭdo kapablas pravigi la tuton el la profundo de la homa psiko. Trafe, la aŭtoro sugestas dubon pri estetika beleco de la virino mem. Sen eroto kaj sen porno, ĉu tiuj du tuberoj ŝvele elstarantaj sur la brusto aŭ tiu troa karno ĉe la gluteoj aŭ ĉirkaŭ la koksoj de virinoj povas sugesti belecon? Tute ne.

Tiel ŝokas la bildoj en la tuta libro. La protagonisto de la romano en sia idilia pureco ne eltenis la turpan sangan makulon kiun kaŭzis la unua menstruo de lia amata amikino en la safira bluo de lageto. Rompo de pureco pravigis la murdon de la junulino. La dumviva higieno de la murdisto okazis per verkado kaj glutemo ĝis kripliga obezeco kaj kancero de kartilagoj. La aŭtoro bone pentris la antagonismon inter la intervjuantoj kaj intervjuatoj, ja intervjuo estas speco de batalo kie neniu volas perdi, des pli se oni estas nobelpremiito pri literaturo kiel la murdisto! La traduko, laŭ libera stilo de la tradukintoj aspektas originala verko ekzemple paĝo 84, “Iru volapukujen!”. Se estas “preseraroj” ili ne estas percepteblaj. Kelkaj francismoj povos ĝeni nefrancojn, ekz. Ĉu oni povas diveni ke spicejo ne estas vendejo ekskluzive por spicaĵoj sed ĉiovendejo ĉefe por nutraĵoj k.s.? Ankaŭ paĝo 35, iu, “por kiu vi prenas vin” eble estus pli klara per “kiu, vi pensas ke vi estas”.

Ni nur povas rekomendi la legon de tiu libro same pro la forta romano kiel pro la bona riĉigo de nia lingvo. 
— Gilbert Ledon. Brazila Esperantisto - Numero 310, Marto (2000)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]