Saltu al enhavo

Muzeo pri Historio de Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Historia Muzeo de Armenio)
Muzeo pri Historio de Armenio
Հայաստանի Պատմության Թանգարան
muzeo Redakti la valoron en Wikidata
Lando  Armenio
Situo Erevano
Adreso Հայաստան, Երևան 375010, Հանրապետության Հրապարակ 4
Poŝtkodo 010
Arkitekto(j) Mark Grigorjan • Eduard Sarapyan vd
Estiĝo 1919
Direktoro David Poghosyan
Koordinatoj 40° 10′ 43″ N, 44° 30′ 51″ O (mapo)40.178744.5142Koordinatoj: 40° 10′ 43″ N, 44° 30′ 51″ O (mapo)
Muzeo pri Historio de Armenio (Erevano)
Muzeo pri Historio de Armenio (Erevano)
DEC
Situo de Muzeo pri Historio de Armenio
Map
Muzeo pri Historio de Armenio
Jaraj vizitantoj: 106 900 Redakti la valoron en Wikidata
Retpaĝo https://historymuseum.am
vdr
Konstruaĵo de la Muzeo pri Historio kaj la Nacia Galerio.

La Historia Muzeo de Armenio estas muzeo en Armenio kun fakoj pri Arkeologio, Numismatiko, Etnografio, Moderna Historio kaj Restarigo. Ĝi havas nacian kolekton de 400 000 objektoj kaj estis fondita en 1920. 35% de la ĉefa kolekto konsistas el arkeologiaj aferoj, 8% de la kolekto konsistas el etnografiaj objektoj, numismatikaĵoj 45%, 12% de la kolekto konsistas el dokumentoj. Ĝi estas rigardata kiel la nacia muzeo de Armenio kaj situas sur la Placo de la Resppubliko en Erevano. La ŝtato finance subtenas la muzeon kaj posedas kaj la kolekton kaj la konstruaĵon[1]. La muzeo efektivigas konservadajn kaj restaŭrajn laborojn kaj publikigas verkojn pri armena arkitekturo, arkeologio, etnografio kaj historio. Ili ankaŭ publikigis serion de raportoj pri arkeologiaj elfoslaboroj ekde 1948. La muzeo efektivigas ankaŭ edukajn kaj sciencajn programojn pri armena historio kaj kulturo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Archived copy. Arkivita el la originalo je 2015-03-29. Alirita 2015-05-11 .