Hof estis eksa komunumo kaj urbo en la provinco Vestfold de Norvegio - inter 2020 kaj 2023 ĝi apartenis al pli vasta provinco Vestfold og Telemark, kiu post nur 4 jaroj estis remalfondita. La komunuma ĉefloko estas samnoma loĝloko Hof. Laŭ la stato de 2016 en la komunumo vivis 3 163 loĝantoj sur areo de 163,12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 19 loĝantoj/km². La komunuma teritorio limis norde al Drammen, Nedre Eiker kaj Øvre Eiker, oriente al Sande kaj Holmestrand, sude al Re kaj Lardal kaj okcidente al Kongsberg.
la 1-an de januaro 2018 la teritorio aliĝis al la administra unuo Holmestrand.