Ĥulda
Aspekto
(Alidirektita el Hulda)
Ĥulda · חולדה | |||
---|---|---|---|
kibuco vd | |||
Administrado | |||
Distrikto | Centra distrikto de Israelo | ||
Poŝtkodo | 76842 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 169 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 50′ N, 34° 53′ O (mapo)31.832334.8834Koordinatoj: 31° 50′ N, 34° 53′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 120 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hulda, Israel [+] | |||
Ĥulda (hebree חֻלְדָּה) estas kibuco en centra Israelo. Ĝi apartenas al la Centra distrikto de Israelo kaj al la regiona konsilio Gezer. La kibuco lokiĝas 12 kilometrojn sude de Ramlo kaj 10 kilometrojn sudoriente de Reĥovoto. Laŭ la stato de 2021 en la loĝloko vivis 1 169 loĝantoj.
En la kibuco pasigis parton de sia vivo la israela verkisto Amos Oz.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La kibuco prenas sian nomon de la araba vilaĝo Ĥulda (خُلدة), kiu ekzistis proksime ĝis la araba-israela milito de 1948.