Igarassu
Aspekto
(Alidirektita el Igaraçu)
Igarassu [igarasu] (granda kanoto, en Tupia lingvo) estas municipo kaj urbo de Pernambuko, Brazilo. Loĝantoj: 82 277, urbo: 75 739, bienzono: 6 538; areo: 302,9 Km².
En 1535, la guberniestro Duarte Coelho alvenis al loko kie hodiaŭ estas Igarassu kaj batalis kontraŭ indiĝenoj kaeteoj. Post la venko, Duarte Coelho, ordonis konstrui tie ŝtonan foston, kiel limmarko inter provincoj Pernambuko kaj Itamaracá. En 1537, estis fondata la vilaĝo Igarassu.