Ignas Balčiūnas
Aspekto
(Alidirektita el Ignas Balĉiunas)
Ignas Balčiūnas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-a de marto 1909 en Gataučiai, distrikto Joniškis (Litovio) |
Morto | 16-a de januaro 1994 en Kaŭno |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | litovo |
Ŝtataneco | Litovio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1923–) |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 1923 |
Ignas BALČIŪNAS (naskiĝis la 10-an de marto 1909 en Gataučiai, distrikto Joniškis; mortis la 1994 en Kaŭno) estis litova aktivulo, kursestro kaj unu el la revivigintoj de Litova Esperanto-Asocio.
Li estis esperantisto de 1923, kaj ĝis la Dua Mondmilito kunlaboris en kelkaj internaciaj E-revuoj, ankaŭ en Litova Stelo. Ignas Balĉiunas estis unu el revivigintoj de Litova Esperanto-Asocio kaj de Kaŭna Societo Esperantista en 1931, ĝiaj konstanta estrarano. Li estis membro de Veterana Esperantista Klubo. Dum sia aktivado organizis multajn E-kursojn kaj brile gvidis ilin laŭ originala rekta metodo. Verkadis originale kaj tradukis versaĵojn. Ekde la 2-a de oktobro 1936 aktoris en ŝtata dramteatro en Kaunas.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Povilas Stašys, Litova Stelo, 1997, n-ro 4, pĝ. 25.
- EdE - Litova esperantisto