Saltu al enhavo

Ĝermolisto de finnaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ilmari RAUTIO)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

Albin BACKHOLM (naskiĝis en 1911; mortis en 2005 en Vasa, Finnlando) estis finna esperantisto, longtempa membro de UEA kaj plurjara patrono de TEJO.

Börje ERIKSSON estas origine svedlingva finna esperantisto. En 2019 li respondecis pri blindulaj aferoj en la loka kongresa komitato[1] de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahti.

Eksteraj ligiloj

Kaarlo Jalmari HAARTMAN-HARTEVA (ofte pli mallonge nomata Kaarlo Harteva) estis finna inĝeniero kaj esperantisto, direktoro de Finnlanda oficejo de Internacia Asocio de Bibliostudantoj kaj redaktoro de ĝiaj organoj. Li faris esperantlingvajn paroladojn en multaj urboj de Eŭropo, ankaŭ radioparoladojn, kunlaboris en la projekto La Ora Epoko, tradukis religiajn verkojn.

Selma JÄRVINEN (1913-1999), dum jardekoj delegitino en Lauritsala (Finnlando), mortis la 8-an de novembro 1999 en Lappeenranta, kie ŝi estis la animo de la loka klubo.

Tiina KOSUNEN estas finna esperantistino. En 2019 ŝi estis ĝenerala sekretario de la loka kongresa komitato[1] pri la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahti kaj respondecis pri kunordigo de la volontuloj. Ĝenerale ŝi gvidas la konferencan kaj eventan teamon de la universitato de Helsinko.[2]

Sigrid KIVISTÖ estas finna esperantistino. En 2019 ŝi respondecis pri rilatoj al la Internacia Infana Kongreseto en la loka kongresa komitato[1] de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahti.

Synnöve MYNTTINEN estas finna esperantistino. En 2019 ŝi respondecis pri rilatoj al la urba administrejo en la loka kongresa komitato[1] de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahti.

Leo Konrad OJALA (naskiĝis la 16-an de novembro 1891 en Helsinko, morto nekonata), estis finna importa kaj eksporta komercisto, kaj esperantisto ekde la jaro 1918. Li ĝidis multajn lingvokursojn, estis Esperanta sekretario de la Finnlanda Foiro 1922-23 kaj en 1922 redaktis la publikaĵon ,Ekonomiaj Fortoj de Finnlando'.

Tiina OITTINEN estas finna esperantistino,[1] vivanta en Nokia.[2] En 2019 ŝi respondecis pri la ekskursa programo en la loka kongresa komitato[3] de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahti.

Larissa PHILEAS estas finna esperantistino, kiu studis ĵurnalismon en Finnlando. En 2019 ŝi respondecis pri la junulara programo kaj pri reta informado en la loka kongresa komitato[1] de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahti. La saman jaron ŝi fondis fotografian kaj filman entreprenon Filmeas en Schliern, parto de la urbo Köniz en kantono Berno, Svislando[2]

Ilmari RAUTIO (naskiĝis en 1892, mortis frue de 1979) estis esperantisto de sia frua junaĝo, fakdelegito pri ŝako en Helsinko.

Helena RIIKONEN (naskiĝis en 1905, mortis la 20-an de novembro 1997), estis klub-estrarano kaj iama delegitino en Turku (Finnlando), multe instruinta Esperanton.

Päivi SAARINEN estas finna esperantistino. En 2019 ŝi estis vicprezidantino de la loka kongresa komitato[1] pri la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahti kaj respondecis pri la kongresejo, la endoma stadiono kaj koncertejo Isku Areena.

Eksteraj ligiloj

Veera TIETTI (naskiĝis en 1921, mortis en septembro 1990) estis UEA-delegito en Somero, Finnlando. Delegito ekde 1955, ŝi tre aktive subtenis la lokan kaj internacian movadojn, interalie per elstara informa laboro en la loka gazetaro.