Ilse Aichinger
Ilse AICHINGER [ilse ajĥinga] (naskiĝinta la 1-an de novembro, 1921, mortinta la 11-an de novembro 2016 en la naskiĝurbo Vieno[1]) estis aŭstra verkistino.
Aichinger naskiĝis en Vieno. Ŝi pro siaj judaj radikoj (la patrino estis judino) spertis tre malfacilan junaĝon. Post la Dua mondmilito ŝi finfine rajtis komenci studadon, sed ŝia intereso pri medicino baldaŭ cedis al la literaturo. Ekde 1950 ŝi laboris ekz. kiel lektorino kaj kontribuis al la fondado de altlernejo en Ulm, Germanio. Ŝi fariĝis membro de la Gruppe 47 kaj en la jaro 1953 ŝi edziniĝis al la verkisto Günter Eich, kiu mortis en 1972.
La verkaro de Ilse Aichinger konsistas el romanoj, rakontoj, radiodramoj kaj liriko; multo havas membiografiajn trajtojn. La aŭtorino gajnis diversajn literaturpremiojn kaj nuntempe estas rigardata unu el la plej gravaj reprezentantoj de la germanlingva postmilita literaturo.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- Die größere Hoffnung (membiografia romano, 1948)
- Rede unter dem Galgen (rakontoj, 1952; 1953 sub la titolo Der Gefesselte)
- Knöpfe (radiodramo, 1953)
- Besuch im Pfarrhaus (radiodramo, 1961)
- Eliza, Eliza (rakontoj, 1965)
- Auckland (kolekto de radiodramoj, 1969)
- Meine Sprache und ich ("Mia lingvo kaj mi", rakontoj, 1978)
- Verschenkter Rat (poemoj, 1978)
- Kleist, Moos, Fasane (prozo, 1987)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nekrologo legebla ĉe orf.at
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.onlinekunst.de/november/01_11_Aichinger.htm Arkivigite je 2021-05-06 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.literaturhaus.at/buch/buch/rez/aichinger
- http://www.ub.fu-berlin.de/internetquellen/fachinformation/germanistik/autoren/multi_ab/aichinger.html Arkivigite je 2006-04-24 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.dieterwunderlich.de/Aichinger_hoffnung.htm