Saltu al enhavo

InfoWorld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Infoworld)
Infoworld

emblemo

revuo • reteja revuo

Lando  Usono
Urbo San-Francisko
Establodato 1978
Ĉesigita publikado 2007 (sekve reta)
ISSN 0199-6649

Retejo http://www.infoworld.com/
vdr

InfoWorld (IW) estas usona amaskomunikila entrepreno kaj magazino rilate al teknologio. Fondita en 1978, ĝi komenciĝis kiel monata revuo. En 2007, ĝi transiris al publikaĵo nur por la reto. Ĝia patra kompanio hodiaŭ estas International Data Group (IDG),[1] kaj ĝiaj fratpublikaĵoj inkluzivas Macworld kaj PC World. InfoWorld havas sian bazon en San-Francisko, kun kontribuantoj kaj subtenanta personaro bazitaj tra Usono.[2]

Ekde sia fondiĝo, la legantaro de InfoWorld konsistis ĉefe el profesiuloj en la kampoj de komputiko kaj komerco. InfoWorld koncentriĝas pri praktikaĵoj, analizoj, kaj redaktaj enhavoj fare de aro de spertaj teknologiaj ĵurnalistoj kaj praktikantaj teknologoj. La retejo monate averaĝas 4.6 milionojn da paĝvidoj kaj 1.1 milionon da unikaj vizitantoj.[3]

La revuo estis fondita de Jim Warren en 1978 kiel The Intelligent Machines Journal (IMJ).[4] Ĝi estis vendita al IDG fine de 1979. La 18-an de februaro 1980, la nomo de la revuo estis ŝanĝita al InfoWorld.[5] En 1986, la kronika kolumno fare de Robert X. Cringely komenciĝis. Por multaj, tiu pseŭdonima kolumno daŭre estis la vizaĝo de InfoWorld kaj de ties proksimaj rilatoj al Silicon Valley pli specife.[5][6][7]

Ĝis kaj inkluzive de la 24-a numero eldonita la 15-an de junio 1987, InfoWorld estis publikigita de Popular Computing, Inc., filio de CW Communications, Inc. Ekde tiam, ĝi estas publikigita de InfoWorld Publishing, Inc., filio de IDG.

La inventinto de Eterreto Bob Metcalfe estis ĉefoficisto kaj eldonisto de 1991 ĝis 1996, kaj kontribuis semajnan kolumnon ĝis 2000.[8][9] Dum la revuo transiris por fariĝi ekskluzive ret-bazita, la fina presita eldono estis datita la 2-an de aprilo 2007 (Volumo 29, Numero 14, Nombro 1384).[5]

En sia reta varianto, InfoWorld ŝanĝiĝis de vaste disponeblaj novaĵoj al fokuso pri pli praktikaj konsiloj, spertaj testoj, kaj opinioj.[10]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Lohr, Steve, "Publisher Tested the Waters Online, Then Dove In", 5 May 2008.
  2. About Us (6 December 2018). Arkivita el la originalo je 2018-12-06. Alirita 2018-12-06.
  3. Media Kit 2015 (2015). Arkivita el la originalo je 2016-06-16. Alirita 2016-06-16.
  4. "The Twelve Greatest Defunct Tech Magazines Ever", Technologizer, 20 November 2008.
  5. 5,0 5,1 5,2 "InfoWorld Through the Years". InfoWorld. Vol. 29, no. 14. 2 April 2007. p. 17. #1384. Retrieved 2010-08-24.
  6. (18 April 2006) Computer Science Resources: A Guide to Professional Literature. American Society for Information Science. ISBN 9780914236801.
  7. (2000) Fire in the Valley: The Making of the Personal Computer, 2‑a eldono, McGraw-Hill. ISBN 0-07135892-7.
  8. Metcalfe, Bob (23 August 1993). "Telecommunicating via ISDN is getting cheaper". InfoWorld. From the Ether. Vol. 15, no. 34. p. 46. Retrieved 2010-08-24.
  9. Metcalfe, Bob (13 December 1993). "Stuck in the non-eeny PC mindset for 15 years". InfoWorld. From the Ether. Vol. 15, no. 50. p. 47. Retrieved 2010-08-24.
  10. McMillan, Robert, "The NSA Wiretapping Story That Nobody Wanted", 17 July 2009.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]