Inspector Gadget (televidserio, 1983)
Inspector Gadget | |
---|---|
Titolkarto de Inspector Gadget
| |
animacia televida serio | |
Originala lingvo | angla lingvo, franca lingvo |
Origina lando | Francujo, Kanado, Japanujo, Tajvano, Usono |
Ĝenro | sciencfikcio, komedio, animacio, agfikcio, krimfikcio, mistero |
Kreita de | Bruno Bianchi, Jean Chalopin, Andy Heyward |
Muziko de | Shuki Levy |
Amplekso | |
Sezonoj | 4 |
Epizodoj | 86 |
Daŭro sen reklamoj | 22 |
Elsendo | |
Elsendita | 5 sep. 1983 – 13 nov. 1985 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
Inspector Gadget (trad. Inspektisto Gadget) estas sciencfikcia komedia animacia televidserio de DIC Entertainment, origine kreita en la angla. Ĝi havas du sezonojn, la unua kreita kune kun Nelvana.[1] La serio origine elsendiĝis de 1983 ĝis 1986, per Syndication Broadcast ĉe Usono kaj en France 3 ĉe Francujo en franca dublado.
De 2015 ĝis 2018, DHX Media kreis sekva serio per komputilanimacio. Ĝi aperis en Netflix tutmonde.[2]
Enhavo
[redakti | redakti fonton]Intrigo
[redakti | redakti fonton]Polica Inspektisto Gadget (GA-ĝit) provas malhelpi Doktoron Claw (kla) kaj lia malbon-organizaĵon, MAD. Inspektisto Gadget havas lian nomon, ĉar li havas multon da aparatoj en sia korpo, ekzemple helikopterecajn flugilojn en sia kapo, kaj poŝlampon en sia fingro. gadget estas la angla vorto por ĉi tiaj aparatoj. Fojfoje tiuj "gaĝetoj" funkcias, fojfoje ne. Pro tio, Gadget ne povas malhelpi MAD sole.
Bonŝance, la 10-jara nevino de Gadget, Penny (PE-ni), kaj ŝia hundo, Brain (brejn), afable sekvas Gadget por protekti lin. Penny ankaŭ malŝaltas la aparatojn de MAD per sia komputil-libro. Sed post kiam MAD estas venkita, Gadget ĉiam estas atribuata kiel la sola homo kiu malhelpis ĝin, malgraŭ la helpo de Penny kaj Brain.
Aliaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Ĉefo Quimby (KŬIM-bi): La estro de la polic-organizaĵo. Je la komenco de ĉiu rakonto, li donas al Gadget memdestruan mesaĝon pri lia misio. Gadget ĉiam ĵetas la mesaĝon al Quimby hazarde kaj ĝi eksplodas ĉe lia vizaĝo, kiu li ploras pri. Je la fino de misio, Quimby gratulas al Gadget pro lia laboro, nesciante la rolon de Penny kaj Brain.
- MAD-a Kato: La kato de Doktoro Claw. Li ĉiam ridas kun la Doktoro. Fojfoje, komediaj okazoj okazas inter ili.
Aranĝo
[redakti | redakti fonton]Ĉiu epizodo havas unu 22-minutan rakonton. Ĝi finiĝas per mesaĝo pri kiel oni protektu sin, fare de Gadget, Penny, kaj Brain. Ekzemple, kiel regi fajron dum kampado.
Voĉoj
[redakti | redakti fonton]Anglaj
[redakti | redakti fonton]- Don Adams: Inspektisto Gadget
- Cree Summer: Penny (unua sezono)
- Holly Berger: Penny (dua sezono)
- Frank Welker: Doktoro Claw (la plejparto de la unua sezono), Brain, MAD-a Kato
- Dan Hennessey: Ĉefo Quimby[3]