Vivantaj Langoj-Instituto por endanĝerigitaj lingvoj
Vivantaj Langoj-Instituto por endanĝerigitaj lingvoj | ||
---|---|---|
organizaĵo laŭ 501(c)(3) (2006–) | ||
Geografia situo | 44° 53′ 13″ N, 123° 1′ 59″ U (mapo)44.887-123.033Koordinatoj: 44° 53′ 13″ N, 123° 1′ 59″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Situo | Salem | |
Adreso | 4676 Commercial St SE Ste 454, Salem, OR 97302-1902 | |
| ||
Moto | Assisting indigenous communities in their struggle forcultural and linguistic survival | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Vivantaj Langoj-Instituto por endanĝerigitaj lingvoj (angle: Living Tongues Institute for Endangered Languages, LTIEL) estas organizaĵo kun sidejo en Salem, Oregono, Usono, kiu science dokumentas endanĝerigitajn lingvojn kaj helpas komunumojn konservi kaj revigligi scion pri siaj etnolingvoj[1]. La Instituton prezidas du lingvistoj, D-ro Gregory Anderson (lingvisto) kaj D-ro K David Harrison
Unu el la projektoj de la instituto implikas trejni indiĝenajn gejunulojn kiuj ne estas denaskaj parolantoj de la tradiciaj lingvoj de siaj komunumoj por registri kaj dokumenti la lingvojn de siaj maljunuloj, por plibonigi la dokumentadon de tiuj lingvoj kaj "konstrui fieron" inter la parolantoj[2].
La Instituto partneras interalie kun National Geographic Society (Projekto Enduring Voices) kaj Ironbound Films: The Linguists (dokumenta filmo).
Enduring Voices
[redakti | redakti fonton]Enduring Voices estas projekto por dokumenti la endanĝerigitajn lingvojn de la mondo kaj provi malhelpi lingvan formorton identigante la plej decidajn areojn kie lingvoj estas endanĝerigitaj. Ĝi helpas indiĝenajn komunumojn en iliaj klopodoj revigligi kaj konservi siajn minacatajn lingvojn. Helpe de la projekto Eduring Voices oni hazarde malkovris la lingvon koro, parolata en la nordoriento de Barato, en la subŝtato Arunaĉal-Pradeŝo.
Lanĉite en 2007 per la komuna klopodo de la Living Tongues Institute for Endangered Languages kaj la National Geographic Society, kiuj organizis ekspediciojn al lingvaj "hotspots" (varmegaj lokoj) tra la mondo, ekzemple al Aŭstralio, Bolivio, Orienta Barato. "Hotspots" estas regionoj de la mondo kiuj havas la plej grandan lingvan diversecon, la plej grandan lingvan danĝerigon kaj la malplej pristuditajn lingvojn.
Enduring Voices provas kompreni la geografiajn dimensiojn de lingvodistribuado kaj determini kiel lingva diverseco estas ligita al biologia diverseco.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]D-ro Gregory Anderson kunaŭtoris la ĉapitron 48: "Linguistic Human Rights, Living Tongues Institute for Endangered Languages, and the Rise of the Multilingual Internet" en la libro de Tove Skutnabb-Kangas kaj Robert Phillipson, "The Handbook of Linguistic Human Rights". La libro esploras manierojn en kiuj lingvaj homaj rajtoj estas komprenitaj en kaj naciaj kaj internaciaj kuntekstoj kaj prezentas ankaŭ teorie bazitajn studojn de lingvaj homaj rajtoj, klarigante kio estas lingva justeco kaj kiel tiu realigeblas. ISBN 9781119753841 (presita versio) kaj ISBN 9781119753926 (bitlibro)[3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Brooks, Anthony. '"The Linguists': Saving the World's Languages Arkivigite je 2009-04-18 per la retarkivo Wayback Machine". WBUR-FM. la 25-an de Januaro 2008.
- ↑ (en) Lyderson, Kari. "Preserving Languages Is About More Than Words". Washington Post, la 16-an de Marto 2009
- ↑ (en) The Handbook of Linguistic Human Rights, The Willey Online Library
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Lingva revivigo
- Lingvodokumentado
- Mortinta lingvo diskutas la kialojn por malapero de lingvoj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Oficiala retejo de la Instituto: www.linvingtongues.org[rompita ligilo]
Talking Dictionaires (Parolantaj vortaroj)