Internacia Mara Organizaĵo
Internacia Mara Organizaĵo | ||
---|---|---|
International Maritime Organization | ||
IMO ĉefsidejo en Londono. | ||
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj | ||
Komenco | 1982 vd | |
Geografia situo | 51° 29′ 24″ N, 0° 7′ 22″ U (mapo)51.4901-0.12270000000001Koordinatoj: 51° 29′ 24″ N, 0° 7′ 22″ U (mapo) | |
Sidejo | Londono | |
| ||
Lingvoj |
angla lingvo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La IMO, nome Internacia Mara Organizaĵo (angle International Maritime Organization, IMO; france Organisation maritime internationale, OMI), konata ankaŭ kiel Inter-Governmental Maritime Consultative Organization (IMCO) ĝis 1982,[1] estas specialigita institucio de Unuiĝintaj Nacioj respondeca por regulado de ŝipado. La IMO estis establita en Ĝenevo en 1948[2], ekvalidiĝis dek jarojn poste, kaj kunsidis la unuan fojon en 1959. La ĉefa sidejo estas en Londono, Unuiĝinta Reĝlando, kaj la IMO havas 171 Membrajn Ŝtatojn kaj tri Asociajn Membrojn.[1]
La ĉefa celo de IMO estas disvolvigi kaj elteni kompletan regulan kadron por ŝiptransportado kaj ties kampo nuntempe inkludas sekurecon, primediajn aspektojn, jurajn aferojn, teknikan kunlaboradon, marsekurecon kaj efikeco de ŝipado. IMO estas regata de asembleo de membroj kaj estas finance administrata de konsilio de membroj elektitaj el la asembleo. La laboro de IMO estas kondukita pere de kvin komitatoj kaj tiuj estas eltenataj de teknikaj subkommitatoj. Membraj organizaĵoj de la organizaĵa familio de UN povas observi la procedurojn de IMO. Observanta statuso estas garantiita al kvalifikitaj Ne-registaraj organizaĵoj.
IMO estas eltenita de konstanta sekretariaro de dungitoj kiuj estas reprezentantoj de la organizaĵaj membroj. La sekretariaro estas komponita de Ĝenerala Sekretario kiu estas periode elektita de la asembleo, kaj de variaj dividoj kiaj tiuj por mara sekureco, primedia protektado kaj konferenca sekcio.
Ĝeneralaj Sekretarioj
[redakti | redakti fonton]Ĝeneralaj Sekretarioj estis la jenaj:
- 1959 Ove Nielsen (Danio)
- 1961 William Graham (Unuiĝinta Reĝlando; laŭvice, sekve la morto de Sro. Nielsen)
- 1963 Jean Roullier (Francio)
- 1968 Colin Goad (Unuiĝinta Reĝlando)
- 1974 Ĉandrika Prasad Srivastava (Barato)
- 1990 William O'Neil (Kanado)
- 2003 Efthimios E. Mitropoulos (Grekio)
- 2011 Koji Sekimizu (Japanio)
- 2015 Ki Tack Lim (Sud-Koreio)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Introduction to IMO. International Maritime Organization. Alirita 28a de Aŭgusto 2015.
- ↑ Hoffman, Michael L., "Ship Organization Nears Final Form; U.N. Maritime Body Expected to Have 3 Principal Organs – Panama in Opposition", New York Times, 4-a de marto 1948, paĝo 51. Kontrolita 28a de Aŭgusto 2015.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Mankabady, Samir. (1986). The International Maritime Organization. London: Routledge. ISBN 978-0-7099-3591-9
- Nordquist, Myron H. and John Morton Moore. (1999). Current Maritime Issues and the International Maritime Organization. The Hague: Martinus Nijhoff Publishers. ISBN 978-90-411-1293-4 OCLC: 42652709
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- International Maritime Organization
- List of IMO member states on www.imo.org Arkivigite je 2015-05-11 per la retarkivo Wayback Machine
- IMO: What It Is (2001) Arkivigite je 2009-02-25 per Archive-It
- Konvencio:
- statuso Arkivigite je 2009-07-07 per la retarkivo Portuguese Web Archive
- teksto Arkivigite je 2015-09-26 per la retarkivo Wayback Machine
- IMO translokiĝis al Piccadilly en 1970